Tikitherium estas formortinta genro de Mamuloformaj bestoj el la Malfrua Triaso. Oni supozas, ke ĝi estis insektovora kaj proksima parenco de Docodonta.[1] La termino Tikitherium referencas al Tiki, vilaĝo apud la Tiki Formacio en kiu la specimeno estis trovita kaj "therium" estas grekdevena radiko por “Besto”. La specio estis nomita copei honore al Edward Drinker Cope pro liaj pioniraj malkovroj al kompreno de la mamulaj mueldentoj.[2]

Notoj redakti

  1. Chatterjee, Sankar, Christopher R. Scotese, and Sunil Bajpai. 2017. The Restless Indian Plate and Its Epic Voyage from Gondwana to Asia: Its Tectonic, Paleoclimate, and Paleobiogeographic Evolution. Geological Society of America Special Paper 529:1-147.
  2. Datta, P.M. 2005. Earliest Mammal with Transversely Expanded Upper Molar from the Late Triassic (Carnian) Tiki Formation, South Rewa Gondwana Basin, India. Journal of Vertebrate Paleontology. 25(1):200-207.