Tinda

urbo en Rusio

Tinda (ruse Тында) estas urbo en Rusio fondita en 1975. Ĝis 1975 la nomo de Tinda estis Tindinskij (Тындинский). Tinda estas ĉefurbo de la fervojo Bajkalo-Amuro Magistral (BAM)[1], ĉar de tie la konstrulaboroj por la megaprojekto BAM (3000 km trajekto) estis kunordigitaj. La konstruo de la BAM daŭris kun interrompoj de 1974 ĝis 1984 kaj respegulas ĉiujn gravajn evoluojn en Siberio dum tiuj ĉi jaroj. Kvankam oficiale malfermita en 1989, estis nur 10 jaroj poste ke la unuaj turistoj povis preni la trajnon[2]. La trajekto iras de Sovetskaya Gavan al Tajŝet. La BAM devus malfermi la nordajn naftokampojn kaj minejajn distriktojn kaj gvati la izolitan landliman regionon kontraŭ japana aŭ ĉina invado[3].

Tinda
ruse: Тында
urbo
Blazono
Oficiala nomo: Тында
Lando Rusio Rusio
Regiono Amura provinco
Rivero Tinda
Supermara alteco 130 m s. m.
Koordinatoj 55° 09′ 00″ N 124° 43′ 00″ O / 55.15000 °N, 124.71667 °O / 55.15000; 124.71667 (mapo)
Areo 124 km² (12 400 ha)
Loĝantaro 37 000 (2011)
Denseco 298,39 loĝ./km²
Fondita 1907
 - statuso de urbo 1975
Estro Mark Borisoviĉ Ŝulc
Horzono YAKT (UTC+10)
Poŝtkodo 676282
OKATO 10 432
Kodo +7 41656
Situo enkadre de Rusio
Situo enkadre de Rusio
Situo enkadre de Rusio
Situo enkadre de Amura provinco
Situo enkadre de Amura provinco
Situo enkadre de Amura provinco
Vikimedia Komunejo: Tynda
Retpaĝo: http://gorod.tynda.ru/
Tynda
Tinda (2006)

Ĝi situas sur multjare frostiĝinta tero, en valo de riveroj Tinda (Тында) kaj Getkan (Геткан) (baseno de rivero Zeja (Зея)). En la urbo estas fervoja stacio kaj flughaveno.

En la ĉirkaŭaĵo ekzistas pluraj Evenko-vilaĝoj (ekzemple Zarja, kun propra kulturdomo kaj muzeo kaj lernejo) kies origina vivmaniero pli kaj pli venis sub premo pro deviga asimilado kaj importo de etnaj rusoj[3].

La nura muzeo en la urbo temas parte pri la Evenko-popolo kaj ĉefe fokusas sur la soveta nostalgio rilate al la BAM (la fervoja liniio Bajkalo-Armuro).

Vidu ankaŭ redakti

BAM (fervojo Bajkalo-Armuro)

Evenkio

Severobajkalsk

Komsomolsk

Referencoj redakti

  1. (rusa) Большой словарь русских поговорок. — М: Олма Медиа Групп. В. М. Мокиенко, Т. Г. Никитина. 2007 [1]
  2. (angla) Baikal-Amur Mainline (BAM)
  3. 3,0 3,1 (nederlanda) Herman Vuijsje, Survoje al Vladivostok (Op weg naar Vladivostok), p. 128, eld. Lubberhuizen, 2012.ISBN 978 90 5937 300 6