Miŝteka regiono de Oaĥako
(Alidirektita el Tlaxiaco (distrikto))
La miŝteka regiono de Oaĥako (hispane plenforme región mixteca oaxaqueña) estas parto de la subŝtato Oaxaca (en Esperanto Oaĥako) de Meksiko. Ĝi situas en la nordokcidento de la subŝtato kaj en 2010 havis 465 991 loĝantojn. Laŭ la censo de 1990, 20 jarojn pli frue, temis pri 556 256 loĝantoj, el kiuj 227 680, do pli-malpli 40 procentaĵoj, parolis lingvon el la miŝteka lingvaro, kaj etne konsideriĝas miŝtekoj. Administra centro de la regiono estas la urbo Huajuapan.
Miŝteka regiono de Oaĥako | ||
---|---|---|
Regiono de la subŝtato Oaxaca | ||
Jen la regionoj de la subŝtato Oaxaca: la regiono Mixteca montratas malhelflave en la nordokcidento | ||
region of Guerrero [+] | ||
Lando | Meksiko | |
Regiono | Oaxaca | |
Ĉefurbo | Huajuapan | |
- koordinatoj | 18° N, 98° U (mapo)17.8-97.76666667Koordinatoj: 18° N, 98° U (mapo) | |
Loĝantaro | 556 256 (stato: censo de 1990) | |
Miŝteka regiono de Oaĥako | ||
La regiono konsistas el sep administraj distriktoj, kiuj plue disdividiĝas je unuopaj komunumoj. La sep distriktoj estas:
- Juxtlahuaca,
- Silacayoapam,
- Huajuapan,
- Coixtlahuaca,
- Tlaxiaco kaj
- Nochixtlán.