Toad The Wet Sprocket

Toad The Wet Sprocket estas usona rokgrupo de Santa Barbara, Kalifornio.

Toad The Wet Sprocket
Persona informo
TTT
Retejo http://www.toadthewetsprocket.com
vdr

La membroj renkontis sin kaj amikiĝis en la altlernejo kaj poste bandiĝis en 1986, prenante sian strangan, sensencan nomon (tradukita, Bufo La Malseka Dentrado-dento) pro skeĉo de la brita komedia trupo Monty Python. La bando komenciĝis kiel kvar amikoj, kune ĝuantaj fari muzikon sen multa intenco aŭ antaŭpensado pri komerca sukceso.

Ili eldonis sian unuan albumon "Bread And Circus" en 1989, produktante ĝin kontraŭ nur $650. Poste sekvis du pli albumoj, "Pale" (1990) kaj "Fear" (1991). La bando ekgajnis famon pro la ŝlagriĝo de du kantoj de "Fear", nome "All I Want" kaj "Walk On The Ocean", ambaŭ el kiuj atingis la nivelon de "Supraj 10" ŝlagroj. En 1994 Toad eldonis la albumon "Dulcinea" el kiu la kantoj "Fall Down" kaj "Something's Always Wrong" ŝlagriĝis al la "Supraj 40" nivelo. En 1995 eldoniĝis "In Light Syrup", albumo de ne-antaŭe ellasitaj muzikaĵoj kaj "b-flankaj" kantoj, el kiuj furoriĝis "Good Intentions", ankaŭ ricevante la lokon de "Supraj 40" nivela ŝlagro. Post longa malfruigado, la sesa albumo "Coil" elvenis en 1997. En 1998, 12 jaroj post sia kuniĝo, la bando decidis disiĝi. En 1999, la albumo "P.S. (A Toad Retrospective)" eldoniĝis, kuntirante multaj el la ŝlagroj de Toad kaj kelkaj aliaj kantoj kiuj estis taksitaj kiel tre importaj.

Glen PHILLIPS, ĉefkantisto por la grupo, komencis karieron kiel sola muzikisto, dum Dean DINNING kaj Todd NICHOLS kreis novan bandon Lapdog.

En 2002 Toad The Wet Sprocket rekuniĝis, malfermante kelkajn koncertojn por la fama rokgrupo Counting Crows. Poste en 2003, Toad faris novan turneon de 20 urboj tra Usono.

Toad The Wet Sprocket estas:

  • Dean Dinning (9 Junio 1967 - ) - basgitaro, kantado, kaj elektronika piano
  • Randy GUSS (7 Marto 1967 - ) - drumo
  • Todd Nichols (10 Aŭgusto 1967 - ) - gitaroj kaj kantado
  • Glen Phillips (29 Decembro 1970 - ) - kantado, elektronika piano kaj gitaro

Albumoj redakti

  • Bread & Circus (1989)
  • Pale (1990)
  • Fear (1991)
  • Dulcinea (1994)
  • Coil (1997)
  • New Constellation (2013)
  • Architect of the Ruin (2015)