Koordinatoj: Koordinatoj: 60° 15′ 32″ N 17° 39′ 25″ O / 60.25889 °N, 17.65694 °O / 60.25889; 17.65694 (mapo)

Tobo [ˈtuːˌbuː] estas malgranda denssetlejo kun proksimume 600 loĝantoj en la komunumo Tierp en Uplando, Svedio. Tobo atingeblas el UpsaloGävle per regiona fervojo Upptåget ('Up-fervojo').

La denssetlejo estiĝis en la ĉirkaŭo de malnova ferfarejo. Nuntempe troviĝas tie fabriko por aersekigiloj de la firmao Munters. Tobo estas iom pli vaste konata pro la nacia instituto por tradicia popolmuziko, Eric Sahlström Institutet, kiu troviĝas tie, kaj kiu proponas interalie kursojn pri muzikado per klavoviolono (svede nyckelharpa). Tio estas tradicia instrumento tipa por la provinco Uplando, kaj Eric Sahlström (1912-1986) el Tobo famiĝis en Svedio kiel klavoviolonisto.

Bildaro redakti

Eksteraj ligiloj redakti