Tombejo de Zell am See

La Tombejo de Zell am See troviĝas je la nordo de la urbo Zell am See kaj konatatas ankaŭ sub la nomo Bergfriedhof / Monta tombejo pro sia dekliva situo.

La tombejo de Zell am See, dekstre estas la lago Zeller See.

Historio redakti

La iama tombejo troviĝis, kiel kutime, ĉirkaŭ la kirko Sankta Hipolito. Ĉirkaŭ ĝi estis muro el ŝtono kiu ankoraŭ ĝis la 1945-a jaro videblis. Pli malnovaj tomboŝtonoj ankoraŭ estas ene de la kirko kiel ankaŭ ĉe la kirkovando. En 1925 trovitis trezoro kun 40 moneroj el arĝento, enfosita ĉ. la jaro 1380. Temis pri heleroj el Schwäbisch Hall kaj denaroj el Gorizia dume salcburgiaj moneroj ne troviĝis en ĝi.

En 1907 aĉetis la urbo la bienon Einödgut norde de la urbo (en la direkto al Saalfelden), sed prokrastiĝis la ekfunkcio ĝis 1908 pro kverelo kun la urbestro s-ro Müller, kiu intencis permesi la uzon por ĉiuj konfesioj.

Komplekso redakti

La tombejo troviĝas ĉe la norda rando de la lago Zeller See. De ĝi oni havas belegan belvidon sur la lagon kaj la montoj de ĉiuj direktoj (ekz. Steinernes Meer, Hundsteingruppe, Hahneckkogel, Schwalbenwand, Hohe Tauern). La tomban areon kiu havas plurajn terasojn ĉirkaŭas muro kun enirejoj norde kaj sude. Ĉe la eosta muro troviĝas la kadavrejo kaj oriente la urara sekcio.

Famuloj enterigitaj surloke redakti

Menciindas la tomboj de jenaj famaj personoj:

  • Nikolaus Gassner, fremdultrafikpioniro
  • Franz Linher, glisflugpioniri
  • Fidelius Schmid, arkitekto
  • Josef Salzmann, urbestro
  • Josef Wisgrill, urbestro
  • Anton Werber, urbestro
  • Sebastian Hörl, urbestro

Specialaĵoj redakti

En la suda parto tombeja troviĝas tri vicoj da soldataj tomboj prizorgitaj fare de la organizo Schwarzes Kreuz. Okulfrapas ke ĉiuj tiuj soldatoj mortis aŭ je la fino de la Dua mondmilito aŭ dum la monatoj sekvintaj. Ili ĉiuj apartenis de pacientoj el barako sub kvaranteno kiu troviĝas tre proksime de la tombejo. Proksime estas ankaŭ monumento pri la falintoj kaj ne plu hejmenvenintoj el ambaŭ mondmilitoj.

Fonto redakti

Germanlingva artikolo ĉe SalzburgWiki.