Zell am See
La kuracloko Zell am See estas la ĉefa respektive administra urbo de la samnoma subdistrikto (germanlingve: Bezirk) Zell am See en la aŭstria federacia lando (subŝtato) Salcburgio. Zell am See havas proksimume 10.000 loĝantojn kaj estas la dua plej loĝantoriĉa komunumo de la Pinzgau, kiel populare nomiĝas la subdistrikto, post Saalfelden. La feriejo estas pintferiejo por arabaj turistoj ĉar la insulo similas al la paradizo priiskribita en la korano : lago ĉirkaŭita de neĝaj montoj.[1]. Ĉar Zell am See faris multan varbadon en la araba, ĝi ĉiujare allogas dekmilojn da turistoj el la mezoriento (ĉefe el Saŭdarabio kaj la golfoŝtatoj)[2].
Zell am See | |||
---|---|---|---|
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 5700 [+] | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 9 762 (2016) [+] | ||
Loĝdenso | 177 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 47° 19′ N, 12° 48′ O (mapo)47.32333333333312.798055555556Koordinatoj: 47° 19′ N, 12° 48′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 757 m [+] | ||
Areo | 55,17 km² (5 517 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
La areo de la urbo estis loĝata jam en la bronzepoko. Hodiaŭ Zell am See estas internacie konata kiel unu el la plej gravaj vintrosportlokoj de Aŭstrio, kaj estas grava trafiknodo de la regiono. Etŝpuraj vagonaroj cirkulas ĉiun horon disde Zell am See al Krimml.
VidindaĵojRedakti
- Kirko Sankta Hipolito, paroĥa preĝejo
- Kirko Sankta Pio la 10-a en Schüttdorf, suda urboparto de Zell am See
- Vokta turo
- Kastelo Rosenberg, urbodomo
- Kastelo Saalhof, survoje al Saalfelden
Municipoj proksimajRedakti
UrbopartojRedakti
GefilojRedakti
- Georg Rendl, verkisto kaj pentristo
- Josef Dürlinger, historiisto kaj teologo
- Wolfgang Ablinger-Sperrhacke, operkantisto
AliajRedakti
ReferencojRedakti
- ↑ Meret Baumann, Arabisches Paradies in Österreichs Alpen (araba paradizo en la alpoj de Aŭstrio), la 19-an de aŭgusto 2016.
- ↑ Fotografio : Wat New York voor westerlingen is, is Zell am See voor Arabieren (Kio estas Novjorko por okcidentanoj, Zell am See estas por araboj), De Morgen,
Vidu ankaŭRedakti
Eksteraj ligilojRedakti
Urba retpaĝaro[rompita ligilo]