Schüttdorf (Zell am See)

Schüttdorf (germane ankaŭ Zell am See-Süd) estas urbokvartalo de Zell am See, Aŭstrio, kaj kun 5622 enloĝantoj (stato de la 31.12.2011) la loĝantare plej granda urboparto.

Schüttdorf
setlejo
Administrado
Poŝtkodo 5700
Demografio
Geografio
Geografia situo 47° 18′ N, 12° 48′ O (mapo)47.303112.7933Koordinatoj: 47° 18′ N, 12° 48′ O (mapo) [+]
Alto 759 m [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Schüttdorf (Lando Salcburgo)
Schüttdorf (Lando Salcburgo)
DEC
Schüttdorf
Schüttdorf
Situo de Schüttdorf
Schüttdorf (Aŭstrio)
Schüttdorf (Aŭstrio)
DEC
Schüttdorf
Schüttdorf
Situo de Schüttdorf

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Zell am See-Süd [+]
vdr
Vido je Schüttdorf

Historio redakti

Ankoraŭ komence de la 20-a jarcento la teritorioj sud-okcidente de Zeller See estis sendomaj. Nur post la progresinta rivera rektigo de Salzach kaj kreo de lago-kanaloj fariĝis nova setlejaro. Pro la kadukemaj kabanoj kiuj servis kiel la unuaj loĝejoj oni nomis la areojn Hütteldorf. En la 22.8.1930 la urba konsilantaro decidis ŝanĝi la nomon je Schüttdorf.[1] Ĉe la norda rando de Schüttdorf troviĝas la bieno Schüttgut de al familioj Porsche kaj Piëch, kulturbieno kun 140 bovoj[2]

Ekonomio redakti

Dum la lastajn jardekojn la kvartalo ege profitis de veno de ne malmultaj metiejoj kaj firmaoj. La stratoj Prof.-Ferdinand-Porsche-Straße kaj Gletschermoosstraße unuiĝis en printempo 2008 per nova leno. La suda fino de Schüttdorf nur 600 metroj distancas nun de la grundoj de Bruck an der Großglocknerstraße pro entrepreno-sinsituigo. La strato Kitzsteinhornstraße evoluis je fortimpresa aĉetada bulvardo.

Infrastrukturo redakti

Konstruaĵoj, sporto, stratoj redakti

Ekzistas tie oldulejo, junularcentro, sporttereno, aperta naĝejo kaj tenisludejoj. Novaj stratoj estiĝis kaj nomiĝis laŭ elstaruloj el la regiono kaj gravaj montopintoj: Ferdinand-Porsche-Straße (2008)[3] kaj Kitzsteinhorn-Straße.[4]

Klerigo redakti

Lernado eblas en bazlernejo, gimnazio, speciallernejo, politekniko, komerca akademio kies oficialaj nomoj estas la jenaj:

Ekleziaĵoj redakti

Je Schüttdorf staras la moderna romkatolika Preĝejo Sankta Pio la 10-a.

Trafiko redakti

Aviadile redakti

En Schüttdorf estas flugkampo (LOWZ) kun asfaltitaj lenoj, hangaro, akceptejo kaj kontrolturo. Nuntempe uzas ĝin pilotoj de etflugmaŝinoj kaj glisiloj. Planoj estas plilongigi la aviokurejoj.

Vagonare redakti

Ekzistas kvar haltejoj de la etŝpura Pinzgau-fervojo:

  • Tischlerhäusl
  • Kitzsteinhornstraße
  • Areitbahn
  • Bruckberg

La trakoj inter Zellermoos kaj la ĉefa stacidomo de Zell am See moderniĝis inter oktobro kaj decembro 2020.[5]

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Rainer Hochhhold: Cella in Bisontio – Zell im Pinzgaŭ – Zell am See. Eine historische Zeitreise. Memeldonejo de la municipo Zell am See, 2013, p. 307
  2. "Das Refugium des Wolfgang Porsche"
  3. Wo der Clan zu Hause ist.[rompita ligilo] sueddeutsche.de
  4. Kitzsteinhornstraße ĉe Google maps
  5. "Erneuerung der Infrastruktur: Neue Gleise für die Pinzgaubahn"