Preĝejo Resurekto (Zell am See)

Preĝejo Resurekto (germane: Auferstehungskirche) nomiĝas la luterana kirko en Zell am See, Aŭstrujo (Schmittenstraße 35). Tenadanta ŝirmorganizo estas la Evangelia superintendantejo de Aŭgsburga konfeso por Salcburgio kaj Tirolo.

protestantisma Preĝejo Resurekto, Zell am See
informtabulo enireje

Historio redakti

La en 1958 fondita preĝejo nombriĝas al la t.n. kirkoj de Transilvanianoj kies komunumoj kreskis pro forpeli respektive elmigro el Rumanujo post la Dua mondmilito.

La ensemblo el preĝejo kaj sude apudanta paroĥestrejo estas planita fare de arĥitekto Kurt Glondys, filo de Viktor Glondys, iama episkopo de la la saksoj transilvaniaj. La konstruaĵo, simpla halokirko kun avankorpsimila, malfermita antaŭĉambro kun kronanta firstotureto, konsekriĝis en la 9.11.1958 fare de episkopo Gerhard Max. Meto de la fundamenta ŝtono estis estinta en la 23.6.1957.

La interno intensigas sian aspekton per ogivarkaj kaj tegmentportantaj ŝvebtraboj. Ilia formo ripetiĝas en la rektangula ĥorejo. La liturgian meblaron (krucifikso, predikejo, baptujo) kreis Gustav Resatz en 1958, la freskon Schöpfung pri la kreo de la mondo la pentristo Walter Stengl.

Ĝis 1993 la kirko de la protestantisma fidelularo en Saalfelden estas ĝia filio.

Literaturo redakti

  • Die Kunstdenkmäler Österreichs. Dehio Salzburg 1986, p. 503.
  • Marietta Mayrhofer-Kramme: Evangelische Kirchenbauten in Österreich nach 1945. Bakalaŭriĝlaboraĵo, Vieno 2012, p. 76, interrete

Eksteraj ligiloj redakti

47.32206812.82035