Krimml
Krimml estas komunumo en la federacia lando (subŝtato) Salcburgio en Aŭstrio, 54 km distance de la ĉefloko Zell am See en la salcburgia distrikto Pinzgau. Tre konataj estas la Akvofaloj de Krimml kun falalteco de entute 380 m.

Krimml | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
neurba komunumo de Aŭstrio komunumo de Aŭstrio katastra loĝloko de Aŭstrio ![]() | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 5743 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 847 (2018) [+] | ||
Loĝdenso | 5 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 47° 13′ N, 12° 10′ O (mapo)47.21833333333312.173333333333Koordinatoj: 47° 13′ N, 12° 10′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 1 067 m [+] | ||
Areo | 169,21 km² (16 921 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
![]() | |||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Krimml estas la sola komunumo de Salcburgio, kiu limas al Italio. Tiu cirkonstanco en somero 1947 ebligis la tielnomatan Judofuĝon de Krimml. Miloj da judaj fuĝantoj el Orienteŭropo antaŭe uzis la alpopasejojn en la de la Britoj kaj Francoj okupitaj zonoj de Aŭstrio. Post la barigo de tiuj pasejoj, 5000 judaj rifuĝantoj tra Krimml kaj la Krimmler Achental pasis la Krimmler Tauernpass por veni tra Italio al Palestino. En la Krimmler Tauernhaus ili faris interstacion, kie la gastigantino Liesl Geisler-Scharfettter sindediĉe zorgis por ili.[1]
En la kvartalo Oberkrimml troviĝas la kapostacio okcidenta de la etŝpura Pinzgau-fervojo.
Vidindaĵoj
redakti- Preĝejo Sankta Jakobo, paroĥa kirko de la katolika komunumo
Homoj rilataj al Krimml
redakti- Anton Wallner, liberecbatalanto malpor la francoj
- Franz Innerhofer, verkisto
- Ignaz von Kürsinger, turisma pioniro
Eksteraj ligiloj
redaktiFontoj
redakti- ↑ Onlineauftritt Die Presse Judith Brandtner: Schaut´s net aus´m Fenster. 5000 jüdische Flüchtlinge überqueren den Krimmler Tauernpass. Ziel: Palästina.