Ignaz von Kürsinger

aŭstra juristo

Ignaz von KÜRSINGER (naskiĝinta la 7-an de decembro 1795 en Ried im Innkreis[1], mortinta la 18-an de aŭgusto 1861 en Salzburg) estis aŭstra oficisto, verkisto kaj topografo. Li estis inter la unuaj surgrimpintoj de Großvenediger kaj deputito en la Frankfurta asembleo nacia.

Ignaz von Kürsinger en 1841 kiam li iĝis honora civitano de Mittersill

Vivo redakti

Devenante el en 1627 nobiligita familio li frekventis lernejojn en Linz antaŭ studo de filozofio ekde 1814 ĉe konventa gimnazio de Kremsmünster kaj de jurscienco (inter 1816 kaj 1819) ĉe la Universitato de Vieno. Poste li ekdeĵoris por la ŝtato. Unue li laboris je Innviertel antaŭ ol iĝi ĉefadministranto en Mittersill kaj ekde 1842 en Schärding. Atakite per intrigo li vivis ekde 1847 en plena retiriĝo en Salzburg. En 1848 li senditis kiel nepartia deputito fare de la urbo kaj de la Lando Salzburg Frankfurton al la parlamento. Inter 1850 ĝis emeritiĝo en 1858 li redaktistis ĉe "Salzburger Zeitung".

Estante ĉefa oficicsto en Mittersill li konstruigis ĉirkaŭ la jaro 1835-a vojon de la piedo de la komunumo Krimml supren ĝis la akvofaloj de Krimml por ke vizitemuloj pli efike kaj pli facile povu ĝui la ravajn aspektojn. Krome li engaĝiĝis en la reformo de instruado kaj en la restaŭrado de kirkoj, lernejoj kaj paroĥejoj. Ankaŭ sekigo de ŝlimoj laŭlonge de Salzach kaj la riverreguligo gravis por li.[2] Danke al li konstruitis inter Mittersill kaj Hollersbach digo kiu nomiĝas Kürsingerdamm.

Famekonata li iĝis kiel organizanto kaj ano de grupo de 40 montogrimpistoj kiuj sukcesis unue atingi la pinton de Großvenediger-monto la 3-an de septembro 1841. El ili alvenis 26 viroj: i.a. Kürsinger mem kaj Paul Rohregger, Anton von Ruthner kaj la distrikta ĉefkuracisto Franz Spitaler. Tiel Kürsinger metis fundamentan sthonon por fremdultrafiko en Supra Pinzgau. En 1841 li deklaritis honora civitano de Mittersill kaj en 1842 konstruitis laŭ lia instigo la unua ŝirmokabano en la Obersulzbach-valo. Tre proksime troviĝas nuntempe Kürsingerhütte, montara kabano portante lian nomon.

Honoroj redakti

Kürsinger plurfoje honoritis pro publika engaĝiĝo sia. De reĝo Frederiko Aŭgusto la 1-a (Saksio) li ricevis la ordenon Albrechts-Orden kaj fare de munkenanoj la oran medalon de la bestoprotektada klubo Münchner Vereins gegen Thierquälerei. Honora civitano li iĝis ne nur en Mittersill sed ankaŭ en Tamsweg. En Supra Pinzgau li nomumitis honora kamparano. Ĉiujare en la 31-a de julio estu krome memortago pri Kürsinger kaj liaj intencoj laŭ la decido de la urba konsilantaro de Mittersill.

Verkoj redakti

  • Ober-Pinzgau oder: Der Bezirk Mittersill: Eine geschichtlich, topographisch, statistisch, naturhistorische Skizze, 1841
  • Der Großvenediger in den norischen Central-Alpenketten, seine erste Ersteigung am 3. September 1841 und seine Gletscher in gegenwärtiger und ehemaliger Aŭsdehnung. Mit einem Anhange: Die 2. Ersteigung am 6. September 1842, gemeinsam mit Franz Spitaler. Innsbruck, 1843.
  • Lungau. Historisch, ethnographisch und statistisch aus bisher unbenützten urkundlichen Quellen dargestellt. Represo en St. Johann im Pongau, Österreichischer Kunst- und Kulturverlag 1981 (laŭ la origina eldono fare de Obererschen Buchhandlung, 1853). ISBN 978-3854370024.

Referencoj redakti

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti