Krimmler Tauernhaus

ejo en Salcburgio

Krimmler Tauernhaus estas enalpa hospico en Aŭstrujo en alteco de 1622 metroj super la mara nivelo en la valo de Krimmler Ache ĉe la transalpa pasejo inter Krimml kaj Kasern (Prettau) en Sudtirolo.

Krimmler Tauernhaus
Krimmler Tauernhaus post la lastpasintaj modernigoj, 2017
Montara kabano • Tauernhaus
Alteco m
Geografia situo 47° 8′ N, 12° 11′ O (mapo)47.138912.1911Koordinatoj: 47° 8′ N, 12° 11′ O (mapo)
Krimmler Tauernhaus (Aŭstrio)
Krimmler Tauernhaus (Aŭstrio)
DEC
Krimmler Tauernhaus
Krimmler Tauernhaus
Situo de Krimmler Tauernhaus
Map
Krimmler Tauernhaus
Lando Aŭstrio
Montaro Alpoj
Akvodislimo inter
Ligas
Infrastrukturo
vdr

Historio redakti

Ĝia unua menciiĝo estis en 1389 kaj ekde 1437 oni parolis pri taberna, gastejo. La ligna konstruaĵo el la 16-a jarcento plurfoje ŝanĝiĝis kaj pligrandiĝis dume bela ligne panelita ĉambro kun pluraj enskriboj konserviĝis. Ĝi taksatas la plej malnova en tuta Okcidenta Pinzgau.

Temis pri feŭdaĵo ligita al farmbieno kun la tasko gastigi vojaĝantojn se necese, ĉiuokaze ĉiam preti por helpado. Salajrata estis la gastejestro por tiaj faroj fare de lia ĉefepiskopa moŝto salcburga, per greno. Tiutempe temis pri grava komerca vojo por transportado de salo, vino, konjako kaj fero. Interesa kunlaboro estis kun la posedantoj de Ahrntaler Tauernhaus (la nuna hotelo Berghotel Kasern) en Tirolo: la ĉi-tiea gastejestro devis disdoni al malbone ekipitaj transirontoj eventuale mankantajn aĵojn (ekz. kufojn, gantojn, grimpŝnuregojn) kiuj post uzo estis redonotaj ĉe la salcburgia flanko.

Jam dum la Romia Imperio tiu ĉi intermonto estis utiligata kiel enprovinca pasejo kvazaŭ ĉar ambaŭflanke de ĝi oni estis sur teritorio de Noricum. Mezepoko ĝi estis jam nur flanka itinero kiam ekz. la gravega montpasejo Brenner pro kvereloj estis barata. Imperiestro Karlo la 4-a en la 1340-a jaro iris ĉi-laŭlonge malgraŭ veteraĉo.

Dum la 19-a jarcento multaj tirolaj kamparanoj akiris grundojn en la valo sudokcidente de la monta trapasejo ĉar temis pri alta ebenaĵo kun jam frue en la jaro uzeblaj paŝtejoj pro la salubra blovo de mildaj elsudaj ventoj. Tiam oni somere ekkutimis irigi la bruton el la tirola valo Ahrntal'sur mallarĝaj padoj en la direkto de Salcburgio.

 
(postmorta) honorigo fare de Jewish Agency for Israel por Liesl Geisler, kiu en 1947 monte pretis helpon al judoj estantaj je alija Israelon

Denove la pasejo gravis en la 1947-a jaro kiam ok mil da postvivantoj de holokaŭsto decidis iri Italujon kaj enŝipiĝi poste en Ĝenovo por kaŝe atingi Palestinon. Kontraste al la britaj kaj francaj okupantoj toleris tian elmigron la Usona Armeo kiu administris tiam Salcburgion. Antaŭa kolektiĝo de ĉiuj elmigremuloj estis Saalfelden; surmonte sindone prizorgis la kolonon de judoj Liesl Geisler, gastejestrino ĉe Tauernhaus.

La lastpasinta modernigo fariĝis en la jaro 2016-a: dormejoj kun matracoj estis forigitaj kaj simplaj tranokto-ĉambroj gajnis pli da komforto.[1] Jam en 2011 estis finita la konstruo de propra akvocentraleto je la rojo Rainbach por produkti elektran povon.

Migrada paradizo redakti

Kiam en 1901 oni aranĝis la padojn preter la akvofaloj de Krimml la nombro de la turistoj kreskegis kaj fremdultrafiko iĝis lukra por multaj lokuloj. La vojon oni prenu piedmarŝante disde Krimml kaj post ĉ. tri horoj oni atingos la unuan celon je Krimmler Tauernhaus. De ĉi tie jenas pluraj plumigradebloj:

  • ĝis kabano Richterhütte (2374 m) je la valo Rainbachtal, post ĉ. 3 horoj
  • ĝis kabano Warnsdorfer Hütte (2336 m) je la supra parto de la valo Krimmler Achental, post ĉ. 3 horoj
  • ĝis kabano Birnlückenhütte (2441 m) je la valo Ahrntal, post 5 1/2 horoj
  • ĝis Zittauer Hütte (2329 m) je la valo Wildgerlostal tra la monto Rainbachscharte (2720 m), post ĉ. 6 horoj
  • ĝis la landlimo inter Aŭstrujo kaj Italujo (Krimmler Tauern, 2634 m), post 3 horoj kaj de tie ĉi malsupreniro ĝis Kasern (post pluaj tri horoj)

Literaturo redakti

  • Landkarte: Alpenvereinskarte Zillertaler Alpen, Östliches Blatt. Nr. 35/3, 1:25000
  • Hubert Peterka, Willi End: Alpenvereinsführer Venedigergruppe. Bergverlag Rother, München 1982, ISBN 3-7633-1242-0.
  • Rudi Kübler: „Kemmt’s guat umi“. Almabtrieb über den Krimmler Tauern. Che: Alpenvereinsjahrbuch Berg 2003, Deutscher Alpenverein, München, ISBN 3-928777-91-2, p. 272–279.
  • Harald Waitzbauer: Das Krimmler Tauernhaus und seine Umgebung in Geschichte und Gegenwart. Salzburger Nationalparkfonds, Neukirchen am Großvenediger 2000.

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti