Tombejo supra de Gotha
La Tombejo supra de Gotha (germane: Oberer Gottesacker aŭ Friedhof III) estas pereinta tombejo en Gotha.
Historio redakti
En la jaro 1843 la Supra tombejo faritis kiel simpla norda etendigo de la Tombejo meza, supre de Karl-Schwarz-strato. Ĉar la tombejo troviĝis sur grundo de la iama ĝardenisto Gräfenhan, populara nomo de la tombejo estis Gräfenhans Gottesacker. Sur ĝi estis ĉ. 260 tomboj.
Decido de la konsiliantaro urba de la 15.1.1892 deklaris la finon de entombigoj pro higienaj kialoj. En 1969 forigitis ĉiuj tomboj. Nur la tomboŝtono de Johann Ludwig Böhner konservitis kaj translokitis al la Ĉefa tombejo. La ununura tombo kiu ĝis nun estas sur originala loko estas tiu de Georg Friedrich Blödner (1803–1880) kaj de la edzino Susanne (nask. Brand, 1806-66). Ĝi restis pro ĝia situo rekte ĉe la orienta tombeja muro. En la 1970-aj jaroj la tereno de la eksa tombejo uzitis kiel sportejo de la proksima Arnoldi-lernejo. En 1985/86 konstruitis sur ĝi la nova naĝohalo.
Tomboj de elstaruloj redakti
Sur tiu ĉi tombejo kuŝas i.a. la mortideva korpo de la sekvantaj elstaruloj:
- Johann Ludwig Böhner (1787–1860): komponisto
- Gustav Hopf (1808–1872): financfakulo
- Julius Hopf (1839–1886): parlamenta deputito
- Therese Gayer (1819–1896): fondinto de la porvirina Gayer-konvento
Vidu ankaŭ redakti
Eksteraj ligiloj redakti
- Pri la tombejoj de Gotha sur la urba retpaĝaro oficiala. Arkivigite je 2018-03-16 per la retarkivo Wayback Machine