Tombejo meza de Gotha

La Tombejo meza de Gotha (germane: Mittlerer GottesackerFriedhof II) estis unu el la malnovaj tombejoj de la urbo Gotha.

Eltiraĵo el la urboplano de Gotha de 1906. La tombejo videblas ĉe la dekstra bildorando meze.
La t.n. Pestopordeto.

Historio redakti

 
Vido al la parte restaŭrita muro de la tombejo (2014)
 
Vido al la iama tombejo: meze inter la arboj videblas la tomboŝtono de Arnoldi
 
La iama kadavrodeponejo

Ĉar post pli ol 200 jaroj la Malnova tombejo apenaŭ ne plu havis lokon por entombigoj, oni instalis en 1757 rekte supre de ĝi novan tombejon. Limigis lin la Eisenacher-strato, Sonneborner-strato kaj Karl-Schwarz-strato.

La unua tie ĉi entombigita kadavro estis de altranga prusa soldato, kiu dum batalo en la urboparto Schlichte morpafitis far aŭstra soldato en la 19.9.1757.[1] La novan tombejon multaj tradiciaj familioj tamen ne akceptis tuj. Kelkaj daŭre uzis la Malnovan tombejon kun ĝiaj maŭzoleoj. Definitiva fermo de la unua tombejo estis nur en 1874. En 1831 oni konstruigis sur la tereno tombeja loĝejon por la administranto kaj kadavrodeponejon. Per urba decido venis la definitiva fino de la tombejouzo en aprilo 1883.[2]

En la 1933-a jaro oni vidis ankoraŭ 109 tombojn sur la tombejo[3]sed ofte temis pri tomboj por pluraj familianoj. 80 de la tomboj estis laŭlonge de la tombeja muro.

En novembro 1968 komenciĝis la malplenigon de la tombejo fare de VEB Grünanlagen und Friedhofswesen. Nur 16 kulturhistorie kaj urbohistorie elstaraj tomboj (i.a. de Arnoldi kaj Ekhof) konservitis kaj restarigitis sur la Ĉefa tombejo.[4] En la kuro de la 1969-a jaro ĉiuj tomboj komplete forprenitis kaj restis nur la ĉirkaŭanta muraro kaj la kadavrodeponejo el la 18-a jarcento. Ĝi alikonstruitis kaj gastigis unue la urban infanĝardenon 8. März (1970-90), poste la evangelian infanĝardenon (1990-93), la unuan evangelian bazlernejon (septembro 1993 ĝis aŭgusto 1995) kaj la far Diakoniewerk tenata porjunulara klubo New E-Haŭs (1996-2012).[5] Ekde tiam la ejo ne plu havas iun funkcion.

En la 21.5.1993, okaze de la 215-a datreveno naskiĝtaga de Ernst Wilhelm Arnoldi, lia tomboŝtono estis restarigita en la orienta parto de la parka tereno, sed ne ĉe la originala situo (ĉ. 10 m for). Lernantoj de la proksima gimnazio, kiu nomitis por Arnoldi, honoras la graveculon ĉiun jaron per almeto de floro-bukedo.

Tomboj de elstaruloj redakti

Jen ekzemplo de gravaj personoj kiuj estis enterigitaj tie ĉi:

La pestpordeto redakti

Interesa estas eta, mure fermita pordeto maldekstre de la enirejo ĉe Eisenacher-strato kun la populara nomo Pestpförtchen. Ĝi originas de la Malnova tombejo kaj portas la daton 1554 vertice. Laŭ la legendo pri tiu ĉi pordeto la kadavroj estis portataj tombejen tra ĝi, kiam furoris epidemio en la urbo. Laŭ konsilio de migranta frokulo oni murfermis ĝin - kaj la pesto abrupte ĉesis. La legendo malpermesas la reforigon de la ŝtopaĵo por ne plu enlasi la peston en la urbon. Post la forigo de la muroj de la Malnova tombejo oni respektis tiun ĉi legendon kaj enmetis la pordeton en la ĉirkaŭbaraĵon de la nova tombejo.

Eksteraj ligiloj redakti

Subnotoj redakti

  1. Louis Schmidt: Ein Gang über unseren ältesten Friedhof, Gotha o.J., Seite 5
  2. Gothaer Bürgerbuch. Amtliche Sammlung der Ortsstatute, Verträge, Polizeiverordnungen und sonstigen behördlichen Vorschriften, Gotha 1899
  3. Rund um den Friedenstein, Nr. 15, Gotha 1933
  4. Alte Steine ziehen um, in: Gothaer Heimatzeitung, 28. November 1968
  5. Matthias Wenzel: Dokumentation zur Geschichte des Friedhofs II, Gotha 2014, S. 3f.