Tombo de Nekonata Soldato en Moskvo

La tombo de la Nekonata Soldato (ruse Могила Неизвестного Солдата) troviĝas ĉe Kremla muro en moskva Aleksandrova Ĝardeno, Rusio. Ĝi estas la milita memorinda monumento dediĉita al la sovetiaj soldatoj pereintaj dum la Granda Patriota milito okazinta en 1941-1945.

Tombo de Nekonata Soldato en Moskvo
Tombo de la Nekonata Soldatomonumento [+]
Koordinatoj55° 45′ 17″ N, 37° 36′ 58″ O (mapo)55.75472222222237.616111111111Koordinatoj: 55° 45′ 17″ N, 37° 36′ 58″ O (mapo)

Estiĝo8-a de majo 1967

Tombo de Nekonata Soldato en Moskvo (Moskvo)
Tombo de Nekonata Soldato en Moskvo (Moskvo)
DEC
Tombo de Nekonata Soldato en Moskvo
Tombo de Nekonata Soldato en Moskvo

Map
Tombo de Nekonata Soldato en Moskvo
Vikimedia Komunejo:  Tomb of the Unknown Soldier in Alexander Garden [+]
vdr

La Tombo situas en Aleksandrova Ĝardeno, apud ĝia enirejo. Proksime estas Arsenala turo de moskva Kremlo kaj la norda parto de ĝia muro.

Historio redakti

La 8-an de majo 1967, antaŭtage de la Venkotago, okazis la inaŭguro de la memorinda arkitekta ensemblo "La Tombo de la Nekonata Soldato" ĉe Kremla muro en Moskvo. Tie oni reenterigis cindron de la Nekonata Soldato el amastombejo situanta proksime de la 40-km de Leningrada ŝoseo.

Projektis kaj konstruis la monumenton arkitektoj: D. Burdin, V. Klimov, Ju. Rabaev kaj skulptisto N.Tomskij.

 
Flordonado

Aspekto de la monumento redakti

Centre de la monumento troviĝas la placeto farita el ruĝa granito kun la kvinpinta bronza stelo, el kiu emanas Eterna flamo. Ĝin rebruligis Leonido Breĵnev, tiama gvidinto de Sovetunio, per la torĉo kun fajro prenita el Leningrado, kie same estas la tombejo. Sur la placeto estas la surskribo “Via nomo estas nekonata, via heroaĵo estas neforgesebla”.

 
La Honora gardantaro

Ceremonioj redakti

Ekde la 12-a de decembro 1997 la Tombon gardas la Honora gardantaro, kiun konsistigas militistoj el la Presidenta regimento. Ĉiu oficiala delegacio vizitanta la Rusian Federacion nepre omaĝas al la Tombo de la Nekonata Soldato kaj donas florkronojn. Same vizitas ĉi-lokon kaj donas florojn la aŭtoritauloj de la lando dum la naciaj festoj. Tiam la Honora gardantaro marŝas laŭlonge de la ensemblo.

Signifo de la monumento redakti

Laŭ lastaj kalkuloj dum la Dua Mondmilito (1939-1945) pereis ĉirkaŭ 27 milionoj sovetianoj. Preskaŭ ĉiu eksa sovetia familio perdis siajn parencojn tiam. Ĝis nun estas netrovitaj kadavroj de pluraj soldatoj, kvankam ĉiujare oni malkovras iujn nomojn kaj reenterigas ties restaĵojn.

Dum la Venkotago (la 9-an de majo) kaj kelkaj aliaj oficialaj festadoj ĉe la Tombo de Nekonata Soldato estas organizataj politikaj aranĝoj kiujn partoprenas Prezidanto de Rusio, reprezentantoj de ortodoksa eklezio kaj multaj rusiaj kaj eksterlandaj politikistoj [1], pri kio vaste informas ŝtataj amaskomunikiloj.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti