Tommy Tabermann

Tommy TABERMANN (naskiĝis la 3-an de decembro 1947, mortis la 1-an de julio 2010) estis finna poeto. Ĉefa temo en liaj poemoj estas erotika amo inter viro kaj virino. Tabermann estis tute dulingva sed skribis librojn nur en finna. Lia patro estis svedlingva viro kaj patrino finnlingva virino el areo, kiun Finnlando perdis en Dua mondmilito el Sovetunio. Tabermann estis la plej populara finna poeto de 1990-jaroj kaj 2000-aj jaroj. En 1998–2006 Tabermann estis kapteno en finna humuroprogramo Uutisvuoto. Ekde la jaro 2007 li estis membro de finnlanda parlamento. En sia lastaj jaroj li loĝis en Karis.

Tommy Tabermann
membro de la finnlanda parlamento
Tommy Tabermann (sd) Finland.jpg
Persona informo
Naskonomo Tommy Olavi Taberman
Naskiĝo 3-an de decembro 1947 (1947-12-03)
en Ekenäs
Morto 1-an de julio 2010 (2010-07-01) (62-jara)
en Terhokoti, Helsinko
Mortis pro cerba kancero [#]
Tombo Tombejo Hietaniemi [#]
Etno Svedlingvaj finnlandanoj [#]
Lingvoj finna sveda [#]
Ŝtataneco Finnlando [#]
Partio Finnlanda socialdemokratia partio [#]
Profesio
Okupo politikisto • poeto • ĵurnalistoaŭtoroverkisto [#]
Aktiva en Helsinko [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr