Tondela
Tondela estas urbo de Portugalio, situanta en la Distrikto Viseu, Centra regiono kaj la subregiono Viseu Dão-Lafões. Ĝi havas 5 215 loĝantojn (2021). Ĝi estas la kvara plej loĝata urbo en la distrikto malantaŭ Viseu, Lamego kaj Mangualde.
Tondela | |||||
---|---|---|---|---|---|
municipo de Portugalio urbo de Portugalio vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 3460 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 28 946 (2011) [+] | ||||
Loĝdenso | 78 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 40° 31′ N, 8° 5′ U (mapo)40.516666666667-8.0833333333333Koordinatoj: 40° 31′ N, 8° 5′ U (mapo) [+] | ||||
Areo | 371 km² (37 100 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC±00:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Tondela [+] | |||||
Ĝi estas sidejo de la municipo Tondela, kiu havas totalan areon de 371,22 km², kaj 25 914 loĝantojn (2021), subdividita en 19 fregezioj. La municipa teritorio limas norde kun Vouzela kaj la suda parto de Oliveira de Frades, nordoriente kun Viseu, sudoriente kun Carregal do Sal, sude kun Santa Comba Dão, sudokcidente kun Mortágua kaj okcidente kun Águeda.
Historio
redaktiTiu municipo estis kreita per fuzio kaj nuligo de la ĝistiamaj municipoj Besteiros, Serra do Caramulo, S. João do Monte, Guardão, Mouraz, Sabugosa, Canas de Santa Maria, S. Miguel de Outeiro kaj kelkaj loĝlokoj de la teritorio de Viseu, Barreiro kaj Treixedo. Laŭ dokumentoj de la 10a ĝis 12a jarcentoj tiu areo estis nomita Terra de Balistariis, de kiu venis la loknomo Besteiros, kun derivado el la vorto balista aŭ besta (arbalesto), kaj tial montriĝas du ruĝaj arbalestoj en la municipa blazono. La loknomo Besteiros, kerno de la municipo, estus komprenebla kiel arbalestistoj.
La loknomo Tondela estas asociita per popola etimologio al legendo pri virino, kiu dum la bataloj de la Reconquista, uzis ĉaskornon el montetopinto por averti pri alproksimiĝo fare de malamikoj. Kaj je la tom della (ŝia sono, de kie Tondela) la loĝantaro kunvenis por fronti la nedeziratajn alvenintojn. Tiukadre estas en la urbo bela statuo kiu montras virinon sonorigante ĉaskornon.
En la unua duono de la 20-a jarcento la loĝantaro estis stabila kaj atingis eĉ 40 000 loĝantojn en 1940, sed poste malpliiĝis pro elmigrado ĝis nunaj 25 000 loĝantoj.
Submunicipoj
redaktiTondela havas la jenajn fregeziojn:
- Barreiro de Besteiros e Tourigo
- Campo de Besteiros
- Canas de Santa Maria
- Caparrosa e Silvares
- Castelões
- Dardavaz
- Ferreirós do Dão
- Guardão
- Lajeosa do Dão
- Lobão da Beira
- Molelos
- Mouraz e Vila Nova da Rainha
- Parada de Gonta
- Santiago de Besteiros
- São João do Monte e Mosteirinho
- São Miguel do Outeiro e Sabugosa
- Tonda
- Tondela e Nandufe
- Vilar de Besteiros e Mosteiro de Fráguas
Vidindaĵoj
redaktiEn pluraj loĝlokoj estas interesaj preĝejoj kaj kapeloj, kun gravaj pentraĵoj kaj valoraj liturgiaj juveloj; krome estas ankaŭ nobelaj domegoj ĉefe el la 18a jarcento.
En Tondela mem
redakti- Monumento al la Mortintoj de la Unua Mondmilito
- Statuo 'Ao Tom'Dela'
- Fontano Chafariz da Sereia
- Monumento al la batalantoj de koloniaj militoj
- Statuo al Elmigranto
- Kapeloj de Santa Eufémia, de Senhor do Calvário
- Pilorioj (largo 1º de maio kaj largo da República), de Senhor do Calvário
- Nobela domego Solar de Sant'Ana
- Preĝejo de Tondela kaj de Nossa Srª do Carmo
- Fontano de Outeiro
- Tabuleiro da Praça Besteiros
- Busto al la Majstro de la Portugala Lingvo Cândido de Figueiredo
- MEMORIAR - giganta biciklisto 'Caramulo' (Expo 98)
- Stadiono João Cardoso
- Skulptaĵo 'Xandinha da Praça'
- Romia ponto, kastrumo kaj rivera banejo de Nandufe
- Murpentraĵo 'Memória de Nandufe'
En la municipo Tondela
redakti- Dolmeno de Arquinha da Moura / Anta da Penela
- Stelea Menhiro de Caparrosa
- Rokarto en Molelinhos kaj Alagoa
- Romia ponto de Ferreirós do Dão
- Romiaj vojoj de Guardão kaj de Mosteiro de Fráguas
- Monumento al Arbalestisto en Campo de Besteiros
- Kapelo de Nossa Senhora do Campo
- Ermitejo de Nossa Senhora do Crasto en Lobão da Beira
- Nobeldomoj de Casal en Lobão da Beira; de Vilar de Besteiros; de Casainho
- Mezepokaj Tomboj en Lobão da Beira
- Monumento Mão em Canas de Santa Maria
- Domo Casa da Cadeia (prizono) en São Miguel do Outeiro
- Domo de la poeto Tomás Ribeiro
- Palaco de Molelos
Bildoj
redakti-
Grenstokejo en Guardão (Tondela, Viseu)
-
Kapelo de Nossa Senhora do Campo
-
Tourigo
-
Campo de Besteiros
-
Canas de Santa Maria
-
Caparrosa
-
Stelea Menhiro de Caparrosa
-
Preĝejo de Caparrosinha
-
Preĝejo de Souto Bom
-
Preĝejo de Carvalhal da Mulher
-
Preĝejo de Silvares
-
Preĝejo de Paranho de Besteiros
-
Ferreirós do Dão
-
Muzeo de Caramulo
-
Termas de Sangemil - Lajeosa do Dão
-
Dolmeno Arquinha da Moura (kofreto de la maŭrino)
-
Vila Nova da Rainha
-
Santiago de Besteiros
-
Pilorio de São João do Monte
-
Pilorio de São Miguel do Outeiro
-
Rivero Dinha en Mosteiro de Fráguas
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Tondela en la portugala Vikipedio.