Tone estas komputila programo kreita por sonigi tonsilaban muzikon.

Ĝi ŝuteblas je hejmpaĝo de Tone Arkivigite je 2010-09-02 per la retarkivo Wayback Machine

Funkcioj redakti

Sonigi tonpecon redakti

Per Tone eblas ludi tonsilaban muzikon, se onia komputilo havas laŭtparolilon kaj "scias MIDIe". Dum ludado eblas ekzemple aŭdi la muzikon per diversaj instrumentoj se oni ŝanĝas "Tonan tembron de GM" (Ĝenerala MIDIo) je menuo Ilaro.

Redakti melodion redakti

Per reguloj de Fundamento Tonsilaba eblas redakti tonpecon en Tone. Same kiel ajna tajpita teksto en komputilo, tonsilabaĵo estas retajpebla kaj ŝanĝebla en ĉiuj detaloj per ordinara tajpa klavaro. Oni povas ekzemple:

  • ŝanĝi tonalon per alimaniere difini, en tonrimarko, eliran tonsilabon: <[do]=A>, <[do]=440:>, <[do]=G#> aŭ <[do]=eb> ktp
  • tonrimarke ŝanĝi rapidecon enmetante tian indikon ie ajn en la melodio: <2:>, <0,9:> aŭ <3,38:> ktp
  • tonrimarke doni diversajn laŭtojn al diversaj partoj de tonpeco. Laŭtecon indikas entjero antaŭ krisigno: <4!>
  • ŝanĝi nombron da ripetoj de tuta tonpeco aŭ de ĝia(j) parto(j): (do mi so), (do mi so)*5 ktp
  • variigi sinsekvon de partoj de melodio, uzante signojn por ripetoj: (3* do mi so '1 mi '2,3 do)

aŭ nomi melodiajn partojn kaj poste voki tiujn nomojn: ((#M: do mi so) fa re #M lala #M*4 do)

  • varii karakteron de melodio per tonrimarkoj: <forte>, <staccato>, <accelerando> ktp

ilumoj aŭ aliaj indikoj: (do lmi 7!:so do.)

  • ŝanĝi melodion per ŝanĝi la tonsilabojn mem.

Ekzerci kantadon redakti

Tonsilaba muziko per Tone povas akompani onin ekzercante tonskalojn, kantadon aŭ simile. Pro supre menciataj redaktebloj oni povas adapti de la muziko la tonalon, rapidecon, laŭton, elekton de muzikiloj ktp.

Komponi muzikon redakti

Iom konatiĝinte kun la reguloj de tonsilabado kaj funkcioj de Tone, oni povas mem provi komponi per sia komputila klavaro.

Komponante, oni povas interalie difini siajn tute proprajn tonsilabojn en ajna gamo konata aŭ ankoraŭ neekzistanta.

Mankoj de la programo redakti

Tone ankoraŭ ne kapablas mastri alternativojn. Tio signifas ke se tonpeco enhavas demandsignon (?), Tone ne funkcias tiel kiel ĝi devus.

Foje povas okazi problemoj ankaŭ ĉe malklare skribita sam'temp'eco inter du ton'pecoj.

Eksteraj ligiloj redakti

Retejo de tonsilaba programo Tone Arkivigite je 2010-09-02 per la retarkivo Wayback Machine