Torre del Lago (Turo de la Lago) estas urbo de ĉirkaŭ 11,000 loĝantoj, nome frazione (submunicipo) je 4 km de la Toskana marbordo de la comune (municipo) Viareggio, en la provinco Lucca, Toskanio, Italio, inter la Lago Massaciuccoli kaj la Tirena Maro.

Torre del Lago
frakcio • geja kvartalo
Administrado
Poŝtkodo 55049
Demografio
Geografio
Geografia situo 43° 50′ N, 10° 17′ O (mapo)43.83333333333310.283333333333Koordinatoj: 43° 50′ N, 10° 17′ O (mapo) [+]
Alto 2 m [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Torre del Lago (Toskanio)
Torre del Lago (Toskanio)
DEC
Torre del Lago
Torre del Lago
Situo de Torre del Lago
Torre del Lago (Italio)
Torre del Lago (Italio)
DEC
Torre del Lago
Torre del Lago
Situo de Torre del Lago

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Torre del Lago Puccini [+]
vdr
La Lecciona, strando por samseksemuloj.

La Festivalo Puccini, la ĉiujara oper-festivalo dum julio kaj aŭgusto allogas ĉirkaŭ 40,000 vizitantojn. Ĝi okazas en subĉiela teatro, je mallonga distanco de la vilao kie la operkomponisto Giacomo Puccini loĝis kaj laboris. In Torre del Lago li verkis interalie siajn plej famajn operojn Tosca kaj Madame Butterfly. Kvankam li mortis en Bruselo li estis enterigita en malgranda kapelo ene de la vilao, vizitebla ĉar intertempe la vilao funkcias kiel muzeo pri Puccini.

La areo de la apuda vllaĝo ĉe la maro (Marina di Torre del Lago) estas bone konata kiel grava somerferiejo por samseksemuloj.[1]

Referencoj redakti

  1. Buckley, Jonathan; Ellingham, Mark; Jepson, Tim (2003), The Rough Guide to Tuscany and Umbria, Umbria, Italy: Rough Guides, p. 58, (ISBN 1-84353-055-4) 

Eksteraj ligiloj redakti

Gayfriendly Versilia Arkivigite je 2009-06-10 per la retarkivo Wayback Machine

Puccini Festivalo, retejo

43° 50′ N 10° 17′ O / 43.833 °N, 10.283 °O / 43.833; 10.283 (mapo)