Torrejoncillo

municipo en la regiono Ekstremaduro de Hispanio

Torrejoncillo [ToreĥonZIjo] (Tureteto) estas municipo de Hispanio, en la provinco Kacereso (Cáceres) kaj la regiono Ekstremaduro. La municipan nomon respegulas la blazono, kiu bildigas olivarban branĉon. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 2 819 loĝantoj sur areo de 94 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 30 loĝantoj/km². Estas dek vilaĝoj en la provinco kies nomoj komencas per derivaĵoj el la hispana vorto “torre”, turo, kiel pruvo de la iama graveco de loĝado ĉe defenda konstruaĵo. La loĝantoj nomiĝas Torrejoncillanos.

Torrejoncillo
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio Hispanio
Regiono Ekstremaduro
Provinco provinco Kacereso
Komarko Valo de Alagono
Poŝtkodo 10839
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro Moisés Levi Paniagua Martín
Demografio
Loĝantaro 2 819  (2023) [+]
Loĝdenso 30 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 54′ N, 6° 28′ U (mapo)39.8965404-6.466299Koordinatoj: 39° 54′ N, 6° 28′ U (mapo) [+]
Alto 328 m [+]
Areo 94 km² (9 400 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Torrejoncillo (Ekstremaduro)
Torrejoncillo (Ekstremaduro)
DEC
Torrejoncillo
Torrejoncillo
situo en Ekstremaduro
Torrejoncillo (Hispanio)
Torrejoncillo (Hispanio)
DEC
Torrejoncillo
Torrejoncillo
situo en Hispanio kaj en tuta Iberio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Torrejoncillo [+]
vdr

Situo redakti

Torrejoncillo estas situa en la nordorienta parto de Ekstremaduro en la komarkodistrikto Valo de Alagón, je altitudo de 328 m; je 50 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 110 km de Mérida, la regiona ĉefurbo, sed la plej proksima urbo estas Coria je nur 12 km. La areo de ties teritorio estas de 94,54 km². Estas submunicipo de Valdencín situa je 7 Km de Torrejoncillo kun 500 loĝantoj.

Historio redakti

Estis arkeologiaj restaĵoj de la epoko antaŭromia kaj de la sekvaj romia, vizigota, araba. La urbeto fondiĝis post la rekonkero kontraŭ la araboj ĉirkaŭ la 13a jarcento. Dum postaj jarcentoj estis elstara industria centro ĉefe tekstila, sed ne nur. Nuntempe ĝi estas konata ĉefe pro fama festo (vidu suben).

Demografio redakti

Demografia evoluo de Torrejoncillo inter 2001 kaj 2007

2001 2002 2003 2004 2005 2006 2007

3524 3462 3422 3371 3373 3350 3337
 
Dum eliras la standardo de la Virgulino oni pafas al aero je islama ankoraŭa kutimo

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado.

Festoj redakti

  • La Encamisá, kiu celebriĝas la nokton de la 7a de decembro omaĝe de la Virgulino Maria Senmakula. Dum nokta festo al la Virgulino, oni pafas, ĉevalrajdas vestitoj per blankaj littukoj, oni faras fajraĵojn surstrate kaj oni manĝas kukojn kaj trinkas vinon. Tiu festo estas deklarita kiel regiona interesaĵo.
  • Kamparfesto de Sankta Pedro.
  • Festa de aŭgusto, kun taŭrludado.