Torta atakotortoĵeto estas la ago ĵeti torton al homo por la celo humiligi la viktimon evitante lian/ŝian vundiĝon; tiel oni uzas torton en kremvario kaj sen supra ŝelo. Ĝi estas uzata ĉefe kiel politika protesta formo en la anglosaksa areo de la mondo. Tio estas jure punebla ago.

Aktoroj Frank Sinatra kaj Soupy Sales post torta atako

Filmoj prezentas tion ofte kiel ŝercan agon. Ĝi aperis unuafoje en filmo en 1909 en la muta filmo Mr. Flip.

Memhumiligo por mono.

Torto- kaj kukbatalo aperas kelkfoje en usonaj komedioj kaj interkonsentitaj tortoĵetoj okazas ĉefe en Usono ankaŭ en monkolektaj eventoj por bonfaraj aferoj.