Torta atako
(Alidirektita el Tortoĵeto)
Torta atako aŭ tortoĵeto estas la ago ĵeti torton al homo por la celo humiligi la viktimon evitante lian/ŝian vundiĝon; tiel oni uzas torton en kremvario kaj sen supra ŝelo. Ĝi estas uzata ĉefe kiel politika protesta formo en la anglosaksa areo de la mondo. Tio estas jure punebla ago.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/a/ae/Frank_Sinatra_and_Soupy_Sales.jpg/220px-Frank_Sinatra_and_Soupy_Sales.jpg)
Filmoj prezentas tion ofte kiel ŝercan agon. Ĝi aperis unuafoje en filmo en 1909 en la muta filmo Mr. Flip.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/d/dc/09-September_qwest_pie_throwing_0111_%283957684658%29.jpg/220px-09-September_qwest_pie_throwing_0111_%283957684658%29.jpg)
Torto- kaj kukbatalo aperas kelkfoje en usonaj komedioj kaj interkonsentitaj tortoĵetoj okazas ĉefe en Usono ankaŭ en monkolektaj eventoj por bonfaraj aferoj.