Totenkopfstrasse

(Alidirektita el Totenkopfstraße)


La TotenkopfstraßeTotenkopfstrasse (germane por „ŝoseo de la mortokapo) estas 13,6 km longa montopasejo en la Palatinata Arbaro en la rejnland–palatinataj distriktoj Südliche Weinstraße kaj Bad Dürkheim. Ĝi iras de Sankt Martin tra la Haardt, nordokcidenten en la meza palatinata Arbaro ĝis Breitenstein. Ĉe la montoselo Totenkopf altas ĝis 513,7 m. Tie staras la Totenkopfhütte (= mortkapa kabano).

Vidindaĵoj redakti

 
la Totenkopfhütte sur la montoselo Totenkopf ĉe la Totenkopfstraße

Mortkapa kabano redakti

La kabano, kiu staras sur la montoselo estas mastrumata protektita kabano de la Pfälzerwald-Verein, kiu transprenis ĝin en la jaro 1966.

Vilaĝkerno de St. Martin redakti

La [[mezepoko|mezepoka] vilaĝkerno de Sankt Martin situas proksime de la komenco de la Totenkopfstraße. Ĝi staras sub monumentprotekto.

Paŝteja projekto Sandwiesenweiher redakti

Burgo Breitenstein redakti

 
Burgo Burgo Breitenstein

Je la nordokcidenta fino de la Totenkopfstraße staras nordokcidente de la domareto Breitenstein la Burgo Breitenstein, kiu estis konstruita en la jaro 1246. Post la detruado en 1470/71 fare de la princelektisto Friedrich la Venkanto la burgo estiĝis ruino.

Galerio redakti