Tradicio en la Nova Testamento

La mencio pri tradicio “en la Nova Testamento aperas en la epistoloj de Paŭlo en tiuj tekstoj:

  • " 15 Tial, fratoj, staru firme, kaj tenu la tradiciojn, kiujn vi lernis ĉu per parolo, aŭ per ia letero nia" (2 Tes 2,15).
  • "Ni ordonas al vi, fratoj, en la nomo de la Sinjoro Jesuo Kristo, ke vi vin apartigu for de ĉiu frato, kiu iradas senorde kaj ne laŭ la tradicio, kiun oni ricevis de ni" (3,6).

En tiuj du pasaĵoj la termino "tradicio" aludas, laŭkuntekste, al "transdonitaj instruaĵoj" aŭ "ricevita instruaĵo", nome al specifaj instruaĵoj de la Apostoloj de Kristo kiel ili estas registritaj en la Sanktaj inspiritaj Skriboj: do ili enkadriĝas en la Apostola Tradicio.

  • " Gardu vin, ke neniu prirabu vin per filozofio kaj vanta trompo, laŭ la tradicio de homoj, laŭ la elementoj de la mondo, kaj ne laŭ Kristo" (Kol 2,8].
  • "... ne atentante Judajn fabelojn, kaj ordonojn de tiuj homoj, kiuj deturnas sin de la vero. " (Tito 1,14).

En tiu du pasaĵoj, la kunteksto travidigas doktrinon, sentojn aŭ kutimojn kiuj ne povas esti deduktitaj el la Biblio, sed kiuj estas buŝe transdonitaj de generacio al generacio pere de aŭtoritato kiu sin prezentas inspirita. Laŭ la apostoloj, por esti konsideritaj validaj, devas esti kapablaj montriĝi en harmonio kun tio aŭtoritate transdonita de la apostoloj kaj registrita en la Nova Testamento. La sama sinteno estis kutimaj en la profetoj de la Malnova Testamento kiel aperas, ekzemple en Jesaja 8,20: " Tiam al la instruo kaj al la atesto! se ili ne diros konforme al tio, ili ne havos matenan ĉielruĝon.!" [1]

La tradicio en katolikismo redakti

La Katolika Eklezio opinias ke la publika revelacio pri la kristana mesaĝo konkludiĝis kun la morto de la lasta apostolo. Tamen al la Sankta Skribo ĝi alflankigas la "tradicio", intencita kiel doktrino, sentoj kaj kutimoj kiuj ne povas esti deduktitaj el la Biblio, sed kiuj estis buŝe transdonitaj dee generacio al generacio pere de aŭtoritato supozigita inspirita. Tiu tradicio, por esti konsiderita valida, devas esti en harmonio kun tio aŭtoritate transdonita de la apostoloj kaj registrita en la Nova Testamento. Substance la ideo pri ekskluziva subordigo al la vorto de la Skribo estas fremda jam al Patroj de Eklezio, laŭ kiuj la tradicio viva estis konsiderita la medio ene de kiu legi la samajn Sanktajn Skribojn (regula fidei)[2]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Ekzegezistoj trovas ankaŭ aliajn pasaĵojn en la Nova Testamento aludantajn al la tradicio, sed la juĝo ne estas unuanima. Krome pri la sama doktrino en la Malnova Testamento la problemo ne ekzistas ĉar ĉiuj rabenaj skoloj parolas pri Torao neskribita transdonita eksterbiblie, do laŭtradicie.
  2. Enrico Cattaneo, Patres ecclesiae. Un'introduzione alla teologia dei padri della Chiesa, Il pozzo di Giacobbe, 2007.