Trafikŝtopiĝo

(Alidirektita el Trafika kongesto)

Trafikŝtopiĝo estas malrapidiĝo de la trafiko sur vojoj kaŭzita de diversaj kialoj, sed ĉefe pro la tromulteco de aŭtomobiloj je iuj apartaj horoj.

trafiksigno 124 kiu avertas kontraŭ trafikŝtopiĝo
Ŝtopiĝo en vojkruciĝo de Dakaro, Senegalo en januaro 2006.
kompleta ŝtopiĝo de la trafikfluo

Konsekvencoj redakti

Krom la malrapidigo de la trafiko kaj la tedigo de la ŝoforoj, trafikŝtopiĝoj estas grava kaŭzo de atmosfera poluado pro la plia konsumado de bruligaĵoj. Tiel, en Usono, 8,7 miliardoj da litroj da bruligaĵo, t.e. 20 milionoj da tunoj da karbona dioksido (skale, ĝi ekvivalentas al triono de la jara konsumado en Francio) estas elĵetitaj atmosferen rezulte de ŝtopiĝoj.

La afero multe malpliboniĝas dum la jaroj pro la plimultiĝo de la aŭtomobiloj. Oni konstatis, ke averaĝa usonano atendis 16 horojn jare en ŝtopiĝoj en 1982, kompare kun 47 horoj nuntempe.

Alia bedaŭrinda rezulto estas plioftiĝo de malfruoj en liverado, kio povas kaŭzi gravajn ekonomiajn problemojn.

Vidu ankaŭ redakti