Traktato de Zuriko

La Traktato de Zuriko estis internacia pactraktato, subskribita la 10-an de novembro de 1859 de la Aŭstra imperio, la Franca imperio kaj Sardio en la urbo Zuriko, Svisio.

La Traktato konsistis el tri partoj. La unua parto konfirmis la paktojn de la Traktato de Villafranca, kiu finigis la militon inter Francio kaj Aŭstrio kaj aljuĝis Lombardion al Francio. La dua parto estis pakto inter Francio kaj Sardio, laŭ kiu Lombardio iĝis parto de Sardio. La tria parto kreis pacon inter Sardio kaj Aŭstrio.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti