Trambuso estas markigo de tipo de kabino de ŝarĝaŭtomobilo, kie ŝoforo sidas super aŭ antaŭ la antaŭaj radoj. La nomo estiĝis verŝajne el kunigo de vortoj tram kaj bus, ĉar ĉe tiuj ĉi veturiloj tiu ĉi karoserio aperis unue. En la angla trambuso nomiĝas "cab over engine" (COE), do kabino super motoro. Al la motoro ĉe la trambuso la alveno estas aŭ per fermaĵo rekte en la kabino inter la sidlokoj aŭ per forklinigo de la tuta kabino antaŭen (precipe ĉe grandaj ŝarĝaŭtomobiloj).

Ŝarĝaŭtomobilo kun karoserio de tipo trambuso (Škoda 706 MTS)
Fajroestingista veturilo, ŝoforo sidas antaŭ la antaŭaj radoj

Trambusa karoserio estas uzata ĉe kelkaj liveroj, multaj ŝarĝaŭtomobiloj, trolebusoj kaj granda plimulto de aŭtobusoj.

Malo de trambuso estas kapota karoserio, parolturne "kabino kun rostro". Angle karakterize "cab behind engine" (CBE), "conventional" = kabino malantaŭ motoro.

En la ĉeĥa lingvo la vorto "trambus" kutime estas uzata por konkreta modelo – ŝarĝaŭtomobilo Škoda 706 RT (sekvanto de Škoda 706 R kun kapota karoserio, antaŭulo de Liaz kun trambusa karoserio.).

Pluaj ekzemploj de trambusa karoserio estas Škoda 1203, Tatra 815 kaj la unuaj tri generacioj de VW Transporter (ĝis komenco de 1990-aj jaroj), Hyundai H100 aŭ Mazda E.

Literaturo redakti

Rilataj artikoloj redakti