Tramtransporto en Ĝuhaj

Tramtransporto en Ĝuhaj (ĉine 珠海有轨电车) estas tramo funkcianta en la urbo Ĝuhaj, Provinco Gŭangdongo, Ĉina Popola Respubliko. Provoj estis faritaj en januaro 2016, kaj Linio 1 malfermiĝis la 13-an de junio 2017.

Tramtransporto en Ĝuhaj
Tramo "AnsaldoBreda"
Tramo "AnsaldoBreda"
tramtransporto
Ĝeneralaj informoj
Loko Ĝuhaj
 Ĉinio
Transportsistema speco Malpeza trajno
Komenco de trafiko 13-a de junio 2017
Fino de trafiko 22-a de januaro 2021
Teknikaj informoj
Longeco de sistemo 8,9 km
Nombro de linioj 1
Nombro de stacioj 14
Aliaj informoj
Traklarĝo 1 435 mm
Transportisto Zhuhai Urban Transportation Co., Ltd.
vdr

La servo estas suspendita ekde la 22-a de januaro 2021 pro malalta nombro de pasaĝeroj kaj altaj operaciaj kostoj. Oni informas, ke la tramo estos malmuntita. La 31-an de majo, la tramkomitato voĉdonis 15 kontraŭ 1 por malkonstrui la tramlinion, pro malalta funkcia fidindeco, alta funkcia kosto, manko de servoj kaj malaltaj pasaĝerniveloj. La teĥnologio de grund-nivela elektro-prizorgo estis aparte problema kaj malgraŭ 11 malsamaj modifoj al la elektroprovizo, ĝi restis problema, kun akcidentoj ligitaj al la sistemo de elektroprovizo okazantaj averaĝe 0,13 fojojn por ĉiu mil kilometro vojaĝita per ĉiuj tramoj kombinitaj, kaj pliiĝis pli alte ĉiujare, kun fiaskoprocento de 0,05 en 2017. La elektroprovizo estis aparte minacata per pluvakvo, kaŭzante fuŝkontaktojn kaj elektrolikon.


Mapo


Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti