Tramtransporto en Bolonjo

(Alidirektita el Tramtransporto en Bologna)

Tramtransporto en Bolonjo konsistis el reto de tramoj, priservanta la urbon Bolonjo, en la nordo de Italio, ekde 1880 ĝis 1963.

Tramtransporto en Bolonjo
Tramoj en la urbocentro en 1949
Tramoj en la urbocentro en 1949
tramtransporto • konstruata
Ĝeneralaj informoj
Loko Bolonjo
 Italio
Transportsistema speco Tramo
Komenco de trafiko 1880
Fino de trafiko 1963
Teknikaj informoj
Longeco de sistemo 75,4 km
Nombro de linioj 16
Aliaj informoj
Traklarĝo 1 445 mm
Transportisto STFE/TFE (1880-1899); Les Tramways de Bologne (1899-1924); Komunumo Bolonjo (1924-1926); Azienda Municipale delle Tramvie Elettriche di Bologna (1926-1932); ATM (1932-1963)
Mapo
La reto de tramoj en Bolonjo planita por 2026
La reto de tramoj en Bolonjo planita por 2026
vdr

Nova tramsistemo estas nun planata por la urbo. Laŭplane, konstruado komenciĝos en aŭtuno 2022 kaj la unua linio estos finkonstruita en 2026.

Historio redakti

 
Elektra tramo ekster Pordo Castiglione en 1903

En 1877, la urba konsilantaro akceptis la planon por ses linioj de ĉevala tramo[1], laŭ la jenaj itineroj:

  • Placo Vittorio Emanuele-Stacidomo;
  • Placo Vittorio Emanuele-Pordo San Felice;
  • Placo Vittorio Emanuele-Barriera Santo Stefano;
  • Placo Vittorio Emanuele-Pordo Maggiore;
  • Placo Vittorio Emanuele-Pordo San Mamolo;
  • Placo Vittorio Emanuele-Pordo Saragozza.

La konkurson gajnis la firmao Società Anonima dei Tramways e delle Ferrovie Economiche di Roma, Milano e Bologna (STFE), fondita en 1877, kiu en 1889 renomiĝis kiel Società per le tramvie e le ferrovie economiche di Roma, Milano e Bologna (TFE).[2], filio de la Société Anonyme d'Entreprise Generale de Travaux[3], kiu en 1877 jam malfermis la ĉevalan tramon de Milano al Saronno.[4]

La konstruado de la reto prokrastiĝis pro problemoj de la TFE, tiom ke la komunumo minacis juran atakon kontraŭ la firmaon: laboroj komenciĝis laŭ la itinero Stacidomo-Placo Maggiore en septembro 1880[5] kaj la tramservo inaŭguriĝis la 2-an de oktobro 1880 je 8:30[6]. Novaj linioj konstruiĝis dum la sekvaj jaroj, tiom, ke en 1899 la tramsistemo jam atingis entutan longon de 24,604 km[7].

Referencoj redakti

  1. Ogliari e Sapi (1969), pp. 49-50
  2. Ogliari e Sapi (1969), p. 50
  3. Formentin e Rossi (2004), p. 30
  4. Giovanni Cornolò, Fuori porta in tram. Le Tranvie extraurbane milanesi 1876-1980}
  5. Ogliari e Sapi (1969), p. 53
  6. Ogliari e Sapi (1969), p. 54
  7. Ogliari e Sapi (1969), p. 84

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti