Tramtransporto en Gmunden

Gmunden, urbo en Supra Aŭstrujo, havas unu tramlinion nomatan "G", funkciigatan de la entrepreno Stern & Hafferl. Ĝi konektas la stacion Gmunden ĉe la Fervojo de Salzkammergut al la placo Franz-Josef-Platz en la urbocentro. Ĝia traklarĝo estas 1000 milimetroj kaj ĝia longo 2,315 kilometroj; temas do pri unu el la plej malgrandaj tramretoj de la mondo.

Tramo de la linio G en la haltejo Tennisplatz

Historio redakti

La tramo estis malfermita en 1894 de la stacio ĝis la placo Rathausplatz (urbodoma placo). En 1975 la parto de la Franz-Josef-Platz ĝis la Rathausplatz estis fermita pro la pliiĝinta motora trafiko. Estas planate kunigi la tramlinion kun la Loka Fervojo de Gmunden al Vorchdorf, konstruante konekton tra la urbocentro de Gmunden kaj trans la rivero Traun. Tio inkluzivus rekonstruon de la parto fermita en 1975.

Konduko redakti

 
La strateto Kuferzeile estas la sola segmento, kie la tramo dividas sian vojon kun aŭtoj.

La tramlinio estas unutraka kun du preterpasejoj en la haltejoj Gmundner Keramik kaj Tennisplatz (tenisludejo).

Ĝi komenciĝas ĉe la stacio Gmunden kaj kondukas apud la strato Bahnhofstraße preter la haltejo Grüner Wald, ĉe kiu la tramvojo faras fortan kurbon, kaj subpasinte la landstraton B145 ĝi kondukas plu ĝis la haltejo Gmundner Keramik kun la unua preterpasejo. Tuj sude de tiu haltejo troviĝas la sola remizo. La tramvojo kondukas plu apud la stacio Alois-Kaltenbruner-Straße, preter la haltejoj Rosenkranz kaj Tennisplatz (kie troviĝas dua preterpasejo), ĝis kurbo en la mallarĝan strateton Kuferzeile. Inter la haltejoj Rosenkranz kaj Tennisplatz la tramvojo kondukas signife pli malsupre ol la strato.

En la strateto Kuferzeile, kiu por la motora trafiko estas unudirekta, sed tra kiu tamen iras tramoj sur unu trako en ambaŭ direktoj, estas samnoma haltejo. Forlasinte ĝin, la tramvojo kondukas ĉe la norda flanko de la strato Esplanade apud la Traŭnlago (Traunsee), preter la haltejo Bezirkshauptmannschaft (distriktadministrejo), ĝis la finhaltejo Franz-Josef-Platz.

Vagonoj redakti

 
Ĉiuj motorvagonoj de la tramo de Gmunden antaŭ la remizo. Sur la maldekstra trako staras GM 100 antaŭ GM 5, la aliaj estas de maldekstre al dekstre GM 8, GM 9 kaj GM 10

Por la tramtransporto en Gmunden disponeblas en 2013 tri aktualaj kaj du historiaj motorvagonoj. La aktualaj vagonoj estas GM 8 (konstruita en 1961[1]), GM 9 (konstruita en 1952[1]) kaj GM 10 (konstruita en 1952[1]). La motorvagono GM 5 estis konstruita en 1911 kaj la malfermita "somera" vagono GM 100 en 1898.[1] La vagonoj estas dudirektaj kaj havas do kondukistejon ĉe ĉiu fino, sed ili tamen havas pordojn nur en unu flanko; tio eblas, ĉar la kajoj en ĉiuj haltejoj estas sur la sama flanko.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti