Traun (Traŭno) estas rivero de 153 km en Supra Aŭstrio (Aŭstrio), fluanta de dekstre en la Danubon en la urbo Linz. La averaĝa forfluo estas 135 m³/s. Inter la riveroj Enns kaj Traun etendiĝas la "Traunviertel". La plej granda parto de la akvoj de Salzkammergut forfluas per Traŭno.

La rivero Traun

Alfluoj redakti

Maldekstraj alfluoj:

  • Gosaubach en la lago Hallstättersee
  • Ischl, apud Bad Ischl
  • Weißenbach, apud Mitterweißenbach, inter Bad Ischl kaj Ebensee
  • Langbathbach ĉe Ebensee
  • Ager, en Stadl-Paura

Dekstraj alfluoj:

  • Alm, malantaŭ Lambach, en la komunumo de Fischlham
  • Aiterbach apud Wels
  • Krems, en la urboparto Ebelsberg de Linz
  • Rindbach en Ebensee
  • Rettenbach, apud Bad Ischl

kaj kelkaj pliaj malgrandaj rojoj.

Historie Traŭno estis grava por transporti salon kaj lignon. Hodiaŭ ĝi estas grava pro la produktado de elektra kurento.

Literaturo redakti

  • Die Traun- Fluß ohne Wiederkehr, -Katalog zur Ausstellung im O.Ö. Landesmuseum Francisco-Carolinum vom 15.9.1992 bis 14.3.1993.- Linz, ISBN 3-900746-46-X (en la germana)