La Ischl (iŝl) estas mallonga rivero en Aŭstrio. Ĝi estas la defluo de la lago Wolfgangsee apud la urbeto Strobl en la federacia lando Salcburgio. Post ĉ. 1 km ĝi fluas al Supra Aŭstrio kaj en la banloko Bad Ischl en la riveron Traun (Traŭno).

Ischl

La subĉiela naĝejo de Bad Ischl prenas sian banakvon el la Ischl.