Wolfgangsee
Wolfgangsee (Volfganga Lago) estas lago en Aŭstrio situanta plejparte en la federacia lando Salcburgio. Ĝi estas unu el la plej bone konataj lagoj de la ripozloka regiono Salzkammergut. Ĝia defluo estas la rivereto Ischl.
Wolfgangsee | ||
---|---|---|
lago | ||
Situo | Salzkammergut, Aŭstrio | |
Setlejoj | Strobl, S-ta Gilgen, Abersee, Ried, Sankt Wolfgang im Salzkammergut | |
Areo de la baseno | 124,8 km²[1] | |
Landoj de la baseno | Aŭstrio | |
Datenoj | ||
Koordinatoj | 47° 45′ N, 13° 24′ O (mapo)47.7513.4538Koordinatoj: 47° 45′ N, 13° 24′ O (mapo) | |
Supermara alteco | 538 m | |
Surfaca areo | 12,84 km²[1] | |
Maksimuma longo | 10,3 km[1] | |
Maksimuma larĝo | 2 km[1] | |
Akva volumeno | 667,07 milionoj m³[1] | |
Maksimuma profundo | 114 m[1] | |
Averaĝa profundo | 52 m[1] | |
Ĉe la lago situas la urboj Strobl, Sankt Gilgen kaj ĝia antaŭurbo Abersee kaj Ried en Salcburgio kaj Sankt Wolfgang en la federacia lando Supra Aŭstrio. La parto de la Wolfgangsee apud Sankt Gilgen estas nomata Abersee. La lago havas areon inter 12,9 kaj 13,1 km².
La Wolfgangsee estas plene ĉirkaŭita de montoj. En ĝia sudo kaj sudokcidenta situas la Osterhorngruppe, montara sistemo 1800 metrojn alta. Rekte sude de Sankt Gilgen troviĝas la Zwölferhorn (1521 m), kiu povas esti vizitata per kabla aŭtomobilo. Sur la norda flanko de la lago situas la monto Schafberg (Ŝafmonto). Dentorela fervojo, la Schafbergbahn (ŝafmonta fervojo), kondukas supren al la montopinto je 1782 m.
Turismo estas la ĉefa enspezo-fonto de la regiono ĉirkaŭ la lago. En la tri komunumoj apud la lago nuntempe troviĝas ĉirkaŭ 8.500 gast-litoj, kiuj ebligas ĉirkaŭ 900.000 tranoktojn. Ĉ. 75 % de la tranoktoj okazas dum somero, ĉirkaŭ 25 % dum vintro. En 1998 la tri komunumoj fondis komunan turisman organizaĵon, la "Wolfgangsee Tourismus Gesellschaft (WTG)" (Turisma Asocio de Volfganga Lago).
Referencoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Retejo de la turisma asocio de Wolfgangsee en pluraj lingvoj