Sankt Wolfgang im Salzkammergut

komunumo de Supra Aŭstrio

Sankt Wolfgang im Salzkammergut - estas komunumo en Aŭstrio. Ĝi apartenas al la federacia lando Supra Aŭstrio, al la regiono Traun-kvartalo kaj al la distrikto Gmunden - kaj, kiel indikas la nomo - krome al la historia regiono Salzkammergut. Laŭ stato de la jaro 2018 en la komunumo vivis 2 770 loĝantoj sur areo de 56,6 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 49 loĝantoj/km².

Sankt Wolfgang im Salzkammergut
Foira komunumo • komunumo de Aŭstrio

Blazono

Blazono
Administrado
Ŝtato  Aŭstrio
Fed. lando Supra Aŭstrio
Regiono Traun-kvartalo
Distrikto distrikto Gmunden
Poŝtkodo 5360
Aŭtokodo GM
Telefonkodo 06138
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 770  (2018) [+]
Loĝdenso 49 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 47° 44′ N, 13° 27′ O (mapo)47.73833333333313.448055555556Koordinatoj: 47° 44′ N, 13° 27′ O (mapo) [+]
Alto 548 m [+]
Areo 56,6 km² (5 660 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Sankt Wolfgang im Salzkammergut (Supra Aŭstrio)
Sankt Wolfgang im Salzkammergut (Supra Aŭstrio)
DEC
Sankt Wolfgang im Salzkammergut
Sankt Wolfgang im Salzkammergut
Situo de Sankt Wolfgang im Salzkammergut
Sankt Wolfgang im Salzkammergut (Aŭstrio)
Sankt Wolfgang im Salzkammergut (Aŭstrio)
DEC
Sankt Wolfgang im Salzkammergut
Sankt Wolfgang im Salzkammergut
Situo de Sankt Wolfgang im Salzkammergut

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sankt Wolfgang im Salzkammergut [+]
vdr
la hotelo de la muzikalo kaj de la multaj filmoj

Inter germanlingvanoj la loknomo estas relative konata: en 1930 en Berlino premieris muzikalo, kiu temas pri hotelo en la pitoreska komunumo, ĉe la antaŭalpa lago Wolfgangsee. La scenaro kaj muziko reflektas la pozitivajn antaŭjuĝojn, kiujn tiam multaj grandurbanoj havis pri dolĉa feri-etoso en tia hotelo, kies gastoj nur pasigus siajn tagojn per bona manĝado, flirtoj kaj enamiĝoj, iom da promenado en la sunlumo kaj foje dancado de valso. Jam en 1926, poste en 1935, 1952, 1960 (kun Peter Alexander kiel kantanta kelnero), 1967, 2008 kaj 2013, filmaj adaptoj de la kiĉa scenaro alportis la emocie troigitan muzikalon al kinejoj kaj televidiloj en ĉiuj anguloj de Mezeŭropo, kaj konsekvence aparte en la 1930-aj, 1950-aj kaj 1960-aj amase turistoj alvenis por mem flari la dolĉan etoson de la filmoj.

La vilaĝo nomiĝis por Sankta Volfgango el Ratisbono.

Eksteraj ligiloj redakti