Tramtransporto en Opava

Tramtransporto en Opava (ĉeĥe Tramvajová doprava v Opavě) estis inter 1905 kaj 1956, relative malgranda tramreto, kiu funkciis en Opava, urbo situanta en la teritorio de Ĉeĥa Silezio.

Tramtransporto en Opava
Tramo en Troppau (1-a de januaro 1912)
Tramo en Troppau (1-a de januaro 1912)
tramtransporto • eksa ento
Ĝeneralaj informoj
Loko Opava,  Ĉeĥio
Transportsistema speco tramo
Komenco de trafiko 4-a de decembro 1905
Fino de trafiko 22-a de aprilo 1956
Teknikaj informoj
Longeco de sistemo 8,8 km
Nombro de linioj 3
Nombro de veturiloj 20
Aliaj informoj
Traklarĝo 1 000 mm
vdr


Mapo el 1949

Historio redakti

En jaro 1899 la urbestroj decidiĝis, ke en Opava estos tramoj. Solena malfermo okazis je la 4-a de decembro 1905, kiam la unuan fojon ekveturis tramoj kun ŝpuro 1000 mm. Ĉefa vojo konektis orientan stacidomon kun malsanulejo, de kiu gvidis vojo al Kateřinky. Evoluo plena de esperoj de tramoj estis haltita dum fino de Dua Mondmilito. Kvankam estis grandaj damaĝoj, tramoj denove ekveturis en jaro 1947. En jaro 1948 estis eĉ konstruitaj novaj tramvojoj. Du jarojn poste urbestroj decidiĝis, ke trolebusoj anstaŭigos tramojn. Lasta tago de tramoj en Opava estis je la 22-a de aprilo 1956. Tramoj tamen havas malgrandan monumenton en urbcentro, kie estas mallonga tramvojo kun priskribo.

Vidu ankaŭ redakti