Tramtransporto en Volĉansk
urba tramsistemo en Volĉansk, Rusio
Tramtransporto en Volĉansk (ruse Волчанский трамвай) estas tramsistemo kunliganta la sudan kaj nordan partojn de la urbo Volĉansk (Sverdlovska provinco).
Tramtransporto en Volĉansk | |
---|---|
Tramo 71-619KT | |
tramtransporto | |
Ĝeneralaj informoj | |
Loko | Volĉansk, Rusio |
Transportsistema speco | tramo |
Komenco de trafiko | 31-a de decembro 1951 |
Fino de trafiko | 28-a de aprilo 2023 (por rekonstruo) |
Teknikaj informoj | |
Longeco de sistemo | 8,7 km |
Nombro de linioj | 1 |
Nombro de veturiloj | 2 |
Nombro de stacioj | 13 |
Aliaj informoj | |
Traklarĝo | 1 524 mm |
Transportisto | MUP "Volĉanskij Avtoelektrotransport" |
La tramo funkcias ekde la 31-a de decembro 1951. La sistemo konsistas el unu linio kun longo de 8,7 kilometroj.
De la 28-a de aprilo 2023, la tramo estas fermita por rekonstruo.