Transira Federacia Registaro

La Transira Federacia Registaro (TFR) de la Respubliko de Somalio (en somala Dowladda federaalka kumeelgaarka) estas la nuntempe internacie agnoskata registaro de Somalio. Oni starigis ĝin kiel unu de la Transiraj Federaj Institucioj (TFI) de la registaro difinita en la Transira Federa Ĉarto (TFĈ) adoptita en novembro de 2004 de la Transira Federa Parlamento (TFP). Tiu registaro estis agnoskita kaj helpita de Etiopio, Usono kaj UN.

Transira Federacia Registaro
6-a de aprilo 2004 – 20-a de aŭgusto 2012

Gouvernement de transition
Geografio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr

La TFR oficiale enhavas la plenumigan branĉon de la registaro, kun la TFP kiel leĝofara branĉo. La registaron estras la Prezidento de Somalio, al kiu la ministraro rilatas pere de la Ĉefministro de Somalio. Tamen, la termino ofte uziĝas kiel ĝenerala termino por la tri branĉoj kolektive.

Ĉefministro de Somalio redakti

Nur Hassan Hussein estas la Ĉefministro de Somalio. Li estis elktita de la Prezidento Abdullahi Yusuf Ahmed por estri la ministraron novembre de 2007, kaj por nova ministraro en decembre de 2007.

Ministraro redakti

La ministraro, formale konata kiel Konsilantaro de Ministroj, havis unue 42 oficojn, sed poste ĝi malpliiĝis al 31 dum periodo de reteno en 2006.

Historio redakti

La Transira Federa Registaro (TFR) de la Respubliko de Somalio havis malfacilan historion. Ĝi estas la plej ĵusa klopodo restarigi naciajn instituciojn en Somalio post la falo en 1991 de Siad Barre kaj la sekva Somalia Enlanda Milito. De tiam la lando estis regata dum pli da jardeko de tribestroj kaj militestroj.

La TFR havis malmulte da povo en plej parto de Somalio ĝis la invado en 2006 de Etiopio, kiam la reĝimo de la rivalaj Islamaj Kortumoj estis forigita en Mogadiŝo. Alia isIslamisma grupo, Al-Shabaab prenis teritorion dum la sekvaj monatoj. Januare de 2009, la tagon post kiam etiopioj lasis la landon, la islamistoj ekkontrolis la urbon de Baidoa, devigante la registaron doriri al Ĝibutio.[1]

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti