Translohr
Translohr estas sistemo de tramvojo sur pneŭoj (aŭ gvidata buso), origine evoluigita fare de Lohr Industrie en Francio kaj nun prizorgata de konsorcio de Alstom Transport kaj Strategic Investment Fund (FSI) kiel newTL,[1] kiu transprenis la aktivecon de Lohr en 2012.
Translohr | |
---|---|
tram model | |
Tramvojo de Medellín | |
Nomo kaj tipo | |
Tipo | Tramvojo sur pneŭoj |
Servado | |
Produktado | |
Konstrujaroj | ekde 2006 |
Trajtoj | |
Longeco | 25, 32, 39, 46 m |
Larĝeco | 2,20 m |
Alteco | 2,89 m |
Maksimuma rapido | 70 km/h |
Kapacito | 178, 238, 298, 358 |
Kurenta sistemo | 750 V |
Ĝi estas uzata de Parizo kaj Clermont-Ferrand en Francio; Medellín en Kolombio; Tjanĝino kaj Ŝanhajo, en Ĉinio; Venecio-Mestre kaj Padovo en Italio.[2] En junio 2012, Alstom Group kaj Strategic Investment Fund akiris Translohr por 35 milionoj da eŭroj.[3]
Bildgalerio redakti
Referencoj redakti
- ↑ newTL
- ↑ Ferrovie.it - Il Translohr arriva a Venezia.
- ↑ "Alstom et le FSI rachètent Translohr pour 35 millions d'euros", Le Monde.fr, 2012-06-11. Kontrolita 2017-11-21. (france)
Vidu ankaŭ redakti
Eksteraj ligiloj redakti
- Oficiala retejo (NTL)