Bar-Koĥba-ribelo

(Alidirektita el Tria Juda-Romia Milito)

La Bar-Koĥba-ribelo (hebree מרד בר כוכבא, mered Bar Koĥba) estis ribelo de la judoj en la romia provinco Judeo, gvidata de Simon Bar Koĥba kontraŭ la romia imperio. Bataloj daŭris ĉirkaŭ la jaroj 132 ĝis 136 de nia erao, [1] estis la lasta de tri gravaj judaj-romiaj militoj, do ĝi estas ankaŭ konata kiel La Tria Juda-Romia MilitoLa Tria Juda Ribelo. Kelkaj historiistoj ankaŭ nomas ĝin la Dua Ribelo de Judeo, ne kalkulante la militon de Kitos (115-117 de nia erao), kiu nur marĝene estis batalita en Judeo.

Post sukcesa ribelo de la jaro 132 en Judeo establiĝis sendependa juda ŝtato kiun la ribelestro Simon Bar Koĥba regis dum tri jaroj kiel Nasi ("princo"). Lia ŝtato estis konkerita de la romianoj en 135 post arda milito de 30 monatoj. Post tio, Jerusalemo estis plene detruita, kaj la nomo de la romia provinco poste ŝanĝita al Syria Palaestina (latine siria Palestino), por forigi la fortan asociigon de la teritorio kun la judoj. Ribelaj bataloj tamen daŭris ankoraŭ plian jaron.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. por la jaro 136, vidu: Werner Eck, The Bar Kokhba Revolt: The Roman Point of View ["La Bar-Koĥba-Ribelo: La Roma Vidpunkto"], ĉi tie gravas paĝoj 87-88, en: Journal of Roman Studies 89 (1999), sume paĝoj 76 ĝis 89.