Trident

brita programo por evoluigo kaj uzo de specifa serio de nukleaj armiloj en Britio

Trident (aludante al la antikva armilo tridento), ankaŭ nomata Trident nuklea programoTrident nuklea malkuraĝigo, kovras la evoluon, akiron kaj operacion de specifa serio de nukleaj armiloj en Britio kaj iliaj liveraj rimedoj. Ĝia celo kiel deklarite de la brita ministerio pri defendo estas "malinstigi la plej ekstremajn minacojn al nia nacia sekureco kaj vivmaniero, kiuj ne povas esti faritaj per aliaj rimedoj". Trident estas funkcia sistemo de kvar submarŝipoj armitaj per Trident II D-5-balistikaj misiloj, kapablaj liveri termonnukleajn eksplodilojn de multoblaj sendepende celeblaj reuzaj startiloj. Ĝi estas funkciigita fare de la Reĝa Mararmeo kaj bazita ĉe la okcidenta marbordo de Skotlando. Almenaŭ unu submarŝipo ĉiam estas sur patrolo por disponigi kontinuan surmaran kapablecon. Ĉiu portas ne pli ol ok misilojn kaj kvardek eksplodilojn, kvankam ilia kapablo estas pli alta. La misiloj estas fabrikitaj en Usono, dum la eksplodiloj estas britaj.

submarŝipo el la serio Trident

Vidu ankaŭ redakti

  • tekston pri la brita kontraŭnuklearmila organizaĵo Tridentaj Plugiloj, fondita specife por laŭeble haltigi tiun serion.