Trikorna kameleono
La trikorna kameleono (ankaŭ Kameleono de Jackson; science: Chamaeleo jacksonii) estas kameleono, vivanta en montara regiono (1500–2500 m) de orienta Afriko (Kenjo, Tanzanio), sed oni enportis en Havajon kaj Kalifornion . La maskloj estas facile rekoneblaj pro ties tri kornosimilaj estaĵoj sur la kapoparto. La seksmaturaj femaloj ne havas tiajn kornojn, sed ili do havas same la kasketan formon surkape kaj la malaltajn (apenaŭ elstarantajn) dorsajn krestojn. La besto havas kiel ĉiu kameleono adherajn piedojn kaj etendeblan pren-voston.
Trikorna kameleono | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Chamaeleo jacksonii Boulenger, 1896 | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
Ĝia koloro varias de flav-verda ĝis malhel-verda, malofte kun nigra aŭ flava matrico.
La maskloj perforte defendas siajn teritoriojn. La maskloj naskas dufoje en jaro po 5-50 idojn (ĝi estas vivnaskulo).
Ĝi estis grava specio de la dorlotbesta komerco, ĝis Kenjo malpermesis la eksporton.