Triopa korbopilko

formo de basketbalo, kun po tri homoj en teamo, ludata en duono de ordinara basketbalejo
(Alidirektita el Triopa korbopilkado)

Triopa korbopilkoKorbopilko 3×3 (tri kontraŭ tri) estas variaĵo de la sporto korbopilko. Po tri ludantoj de teamo estas samtempe sur la ludkampo. Kontraŭe al la regula kvinopa ludo, oni nur havas unu korbon kaj duonan kampon.[1] Triopa korbopilko devenas de stratpilkado.[2] Krome „tri kontraŭ tri“ estas ofte uzata varaĵo en trejnado.[3]

Triopa korbopilko
Konkurso inter Slovenujo kaj Romanujo dum la Eŭropa ĉampionumo en 2014
Konkurso inter Slovenujo kaj Romanujo dum la Eŭropa ĉampionumo en 2014

Supera fako
Korbopilko
sporta fako • variation of basketball
korbopilkadoolimpika sporto
Fakoj
Kulminaj konkursoj
Monda pokalo de triopa korbopilko 2012
Olimpia turniro 2020
Internacia federacio
Nomo: Internacia Federacio de Korbopilko (FIBA)
Fondita: 1932
Rilataj paĝoj
Kategorio:korbopilko
vdr

Historio redakti

Ekde 2007 la monda korbopilka asocio FIBA provis la triopan variaĵon en Azio. Kadre de la junulaj someraj olimpiaj ludoj 2010 en Singapuro okazis la unua oficiala triopa konkurso de FIBA.[4]

Ekde 2012 FIBA aranĝas mondajn ĉampionumojn pri triopa korbopilko. Ene de tiuj eventoj ankaŭ okazas kromaj konkursoj ekzemple kiel tripoenta konkurso. Ankaŭ ekde 2012 okazas monda rondvojaĝo.[5]

En Januaro de 2017 la profesia ligo Big3 fondiĝis en Usono.[6] En Junio de 2017 la Internacia Olimpia Komitato anoncis, ke triopa korbopilko estos en la programo de la Olimpiaj ludoj de 2020 en Tokio.[7]

Regularo redakti

En la triopa variaĵo ĉiu teamo konsistas el kvar ludistoj, el kiu unu estas ŝanĝoludisto. Minimume unu (kelkfoje du) juĝisto gvidas la ludon. Cetere du tempomezuristoj kontrolas la ludon. Antaŭ la ludo okazas Monerumado: La teamo, kiu gajnas la moneroĵeton, povas decidi, ĉu ĝi komenciĝas posedante la pilkon aŭ donas la pilkon al la alia teamo.

Teamo gajnas unu poenton por sukcesa ĵeto al la korbo. Kiam la pilko estas ĵetita de ekster la duoncirklo, teamo gajnas du poentojn. Ludo daŭras maksimume dek minutojn. Tiam la teamo kun la pli granda poentokvanto gajnas. Teamo povas antaŭtempe venki la alian, kiam ĝi atingas 21 poentojn dum la regula tempo.

La pilkoposedanta teamo havas po 12 sekundojn da disponebla tempo por atako. Post sukcesa ĵeto al la korbo, la defendinta teamo akiras la pilkon sub la korbo. Tiam ĝi devas dribli aŭ pasigi la pilkon al ekster al duoncirklo. Post situacio de nemovanta pilko la defendontoj donas la pilkon al la atakonta teamo ekster la duoncirklo. En okazo de pilkogajno, la teamo devas dribli aŭ pasigi la pilkon al ekster la duoncirklo.

Se ludisto estas faŭlita dumjête, ĝi recivas liberan ĵeton kaj du liberajn ĵetojn se la faŭlo okazis ekster la duoncirklo. La teama faŭlolimo estas ses. Ĉiu plia faŭlo donas du liberajn ĵetojn la la faŭlita ludisto. Ekde 10 faŭloj la teamo de la faŭlito ankaŭ ekhavas la pilkon.

En ebla plilongigo la teamo, kiu ne ekhavis la pilkon unue, ricevas ĝin unue por la plilongigo. La teamo, kiu unue gajnas du poentojn, venkas.

Ŝanĝo de ludisto povas okazi dum sitacio de nemovanta pilko aŭ dum transdono de la pilko al la kontraŭula teamo. Por ŝanĝo la interŝanĝantaj ludistoj devas tuŝi unu la alian. Aprobo de juĝisto aŭ alia oficialulo ne necesas.

Konkursejo kaj pilko redakti

La konkursejo larĝas 15 metrojn kaj longas 11 metrojn. Tio estas samlarĝe kiel regula kampo sed 3 metrojn malpli longa ol duona kampo. Oni uzas apartan pilkon por triopa korbopilko. Ĝi havas la saman diametron kiel pilko de grando 6 kaj la saman pezon de grando 7. La diametro estas inter 724 kaj 737 milimetroj kaj la pezo inter 567 kaj 650 gramoj. En la regula kvinopa korbopilko oni uzas la grandon 6 por ludoj de virinoj kaj la grandon 7 por ludoj de viroj.

Referencoj redakti

La dua versio de ĉi tiu artikolo estas traduko de la artikolo 3×3 Basketball en la versio de la 8-a de Junio 2019 (8:46) el la germana Vikipedio. Por ekscii la aŭtorojn kaj la historion, vidu ties historion.

Eksteraj ligiloj redakti