Trogonoj
La veraj Trogonoj estas genro de preskaŭpaserinaj birdoj de la familio de trogonedoj, nome Trogon. Ties membroj vivas en arbaroj de Ameriko el sudorienta Arizono al Argentino.
Trogonoj | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Eleganta trogono
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Ili havas grandajn okulojn, fortikajn hokoformajn bekojn, mallongajn flugilojn kaj longajn kvadratofinajn kaj tre graditajn vostojn; la nigroblankaj vostoplumoj distingas la diferencajn bildojn en subvosto. Maskloj havas ege metalkoloran plumaron, metale en supraj partoj.[1] Ties nigraj vizaĝoj estas distingiloj el kecaloj,[1] kaj mankas al ili la koloran vizaĝan nudhaŭton de ties afrikaj parencoj, nome Apaloderma.[2] Inoj kaj junuloj estas iom pli senkoloraj kaj ofte malfacile identigeblaj en la kamparo.[1] La ovoj estas blankaj aŭ bluecblankaj, malkiel la helbluaj ovoj de kecaloj.[2]
Specioj
redakti- Nigrakapa trogono, Trogon melanocephalus
- Citreola trogono, Trogon citreolus
- Blankvosta trogono, Trogon viridis
- Bairda trogono, Trogon bairdii
- Viola trogono, Trogon violaceus
- Montotrogono, Trogon mexicanus
- Blankokula trogono, Trogon comptus
- Kolumtrogono, Trogon collaris
- Eleganta trogono, Trogon elegans
- Oranĝventra trogono, Trogon aurantiiventris
- Maskotrogono, Trogon personatus
- Flavventra trogono, Trogon rufus
- Surukura tragono, Trogon surrucura
- Blukrona trogono, Trogon curucui
- Nigravosta trogono, Trogon melanurus
- Grizvosta trogono, Trogon massena
- Ĵaluzivosta trogono, Trogon clathratus
Notoj
redakti- ↑ 1,0 1,1 1,2 Hilty, Steven L. (2003), Birds of Venezuela, Princeton University Press, pp. 438, ISBN 0-691-09250-8, http://www.amazon.com/dp/0691092508/, retrieved 2007-10-07
- ↑ 2,0 2,1 Williamson, Sheri L.; Colston, P. R. (2003), "Trogons", in Christopher Perrins (editor), Firefly Encyclopedia of Birds, Firefly Books, pp. 362–363, ISBN 1-55297-777-3