Blankvosta trogono

La Blankvosta trogono, Trogon viridis, estas birdospecio de genro de preskaŭpaserinaj birdoj de la familio de trogonedoj, nome Trogon. Ili loĝas el Panamo suden al suda Brazilo, kaj en Trinidado.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blankvosta trogono
Blankvosta trogono
Blankvosta trogono
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Trogonoformaj Trogoniformes
Familio: Trogonedoj Trogonidae
Genro: Trogon
Specio: T. viridis
Trogon viridis
(Linnaeus, 1766)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tiu relative granda specio estas ĉirkaŭ 29 cm longa kaj peza 82 g. Trogonoj havas distingajn masklan kaj inan plumarojn, kun mildaj, ofte koloraj, plumoj. La kapo kaj supra brusto de la masklo estas bluaj kaj la dorso estas verda, bluiĝante ĉe pugo. La pli malaltaj subaj partoj estas orflavaj. La subvosto havas nigran centron, larĝe bordita de blanko, kaj la flugiloj estas nigraj, striecita je blanko. La ino de la Blankvosta trogono havas brungrizajn dorson, kapon kaj bruston. La okuloj estas tre nigraj kaj havas bluecajn mallarĝajn okulringojn; la beko estas malhelblueca. Tiu specio laŭ ŝajno similas al la Viola trogono, sed tiu lasta estas pli malgranda kaj havas striitan voston.

La Blankvosta trogono havas lantan alvokon Koŭ, koŭ, koŭ kaj pli rapidan kau, kau, kau, ka, ka, ka . La rapida alvoko similas al tiu de la Amazonia Viola Trogono, kaj ĝi ne loĝas en la pli humidaj arbaroj kie ambaŭ formoj loĝas.

La Blankvosta trogono manĝas insektojn kaj malgrandajn fruktojn, kaj ties larĝa beko kaj malfortaj kruroj respegulas ĝiajn dieton kaj arban kutimaron. Kvankam la flugo estas rapida, ili ne estas flugemaj. Ili kutime ripozas rektaj kaj senmovaj.

Ĝi estas loĝanta de humidaj arbaroj, kie ĝi nestumas en termitejo aŭ en truo de putrinta arbo. La nesto estas kutime, se ne ĉiam, konstruita de la ino, kiu fosas suprenirantan tunelon fine en reprodukta ĉambro[1]. La nestosezono estas ŝajne ĉefe dum la someraj monatoj (Junio-Aŭgusto)[1]. La ovodemetado estas tipe du aŭ tri blankaj ovoj. Tiuj estas kovataj dum 16-17 tagoj, kun du pliaj semajnoj antaŭ elnestiĝo.

Bildaro redakti

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 Cisneros-Heredia (2006)

Referencoj redakti