Troy Floyd

usona saksofonisto

Troy Floyd (* 5-an de januaro 1901 en Teksaso; † 16-an de julio 1953 en San-Diego, Kalifornio) estis Usona muzikisto (tenor- kaj aldosaksofono, klarneto) kaj direktisto de teritoria bando en San Antonio, kiu estas atribuenda al kansasurba ĵazo.

Troy Floyd
Persona informo
Naskiĝo 5-an de januaro 1901 (1901-01-05)
en Teksaso
Morto 16-an de julio 1953 (1953-07-16) (52-jaraĝa)
en San-Diego
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo saksofonisto
vdr

Troy Floyd direktis ekde meze de la 1920-aj jaroj en San Antonio proprajn bandojn; lia unua ensemblo estis sesopo, kiun li fondis en 1924 kaj pligrandigis en 1926 al naŭopo. Floyd estis regule aŭdebla kun sia bando en la loka radiostacio HTSA, kiu transsendis lian prezentadojn en Plaza Hotel en San Antonio. Pro tio la bando elektis kiel sia nomo Troy Floyd and His Plaza Hotel Orchestra, kiam la 14-an de marto 1928 ekestis unuaj surdiskigoj por Okeh Records. La orkestro apartentis tiam al la unuaj nigrulaj bandoj, de kiuj aperis diskoj. Floyds Band ankaŭ estis dungita de Shadowland Club, el kio deduktiĝas la titolo de Shadowland Blues (1928). Al la tiamaj muzikistoj de Floyd apartenis trumpetisto Claude „Benno“ Kennedy[1] kaj saksofonisto Siki Collins. Inter 1926 kaj 1929 en la bando de Floyd ludis ankaŭ trumpetisto Don Albert; en 1929 envenis tenorsaksofonisto Herschel Evans, kiu sonregistrigis kun la bando „Dreamland Blues“, sur kiu aŭdeblus la unua surdiskigita soloo de Evans. Kun la bando ludis ankaŭ serio da pluaj poste famiĝontaj ĵazmuzikistoj kiel Hot Lips Page, Chester BooneBuddy Tate. En 1932 Floyd malfondis la bandon. En siaj pli malfruaj jaroj li laboris kiel estro de bilardo-halo en San Diego (Kalifornio), kie li mortis julion de 1953.

Diskografiaj indikoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Kennedy organizis poste en 1927 sian propran bandon Oleanders kaj transloĝiĝis al Kalifornio.