Tsatsiki (libraro)

Tsatsiki estas la centra rolulo de pluraj porinfanaj romanoj de la sveda verkistino Moni Nilsson-Brännström. La knabo Tsatsiki, komence de la libra serio 8-jara, estas svedo, kiu vivas siajn unuajn vivjarojn sole kun la sveda patrino - la patro estas greka juna kaptisto de sepioj, kun kiu la patrino amindumis dum somera ferio kaj kiu multajn jarojn ne scias pri tio ke li havas filon en Svedio ... Pro sia kompare al aliaj svedaj knaboj iom pli malhela, mediteranea haŭto la knabo ekhavis la neoficialan kromnomon Tsatsiki, laŭ la tipe greka ajla kaj jogurta saŭco.

La serio en 1999 filme adaptiĝis al la kineja filmo Tsatsiki, panjo kaj la policisto kaj en 2001 al la daŭriga kineja filmo Tsatsiki – amikoj por ĉiam.

Enhavo redakti

Tsatsiki-Tsatsiki estas la la filo de sveda muzikistino kaj de greka kaptisto de sepioj, kiun li ĝis nun ne ekkonis. La knabo vivas kun sia patrino - ŝi jam havis plurajn profesiojn, sed revas pri tio profesie eksukcesi kiel basgitaristino de la rokmuzika grupo "la ribeluloj". Ili ekkonas junan policiston, Göran, kiu bezonas novan vivejon kaj ekluas ĉambron en la loĝejo de Tsatsiki kaj ties panjo.

En la elementa lernejo Tsatsiki renkontas la samaĝulon Pär Hammar, kun kiu li povas spione observi la instruistinojn kaj povas alianci kontraŭ la knabinoj en la klaso. Tamen Tsatsiki iom post iom enamiĝas al Maria Grynwall, bela, blonda kaj ĉiam bonhumure ridanta samklasanino. Sed en la lernejo ankaŭ ekzistas timigaj situacioj: aparte ĝenas la pliaĝulo Mårten, kiu emas bati aliajn infanojn kaj aparte la aparte malgrandan, timeman kaj balbutantan knabon Wille. Krome Tsatsiki devas malebligi, ke unu el la rokmuzikaj kolegoj enamiĝu al panjo, ĉar lia plano ja antaŭvidas ke Göran iĝu la nova socia patro. En forpelo de rokmuzika kolego Tsatsiki eĉ devas peti la helpon de la malamata batanto Mårten.

En sia unua lerneja jaro Tsatsiki travivas multajn aventurojn kaj la amiko Pär Hammar estas la taŭga kunulo por tiuj travivaĵoj. Ankaŭ la plenkreskuloj plejparte estas komprenemaj kaj helpas al li en kazo de bezono. Sed lia mondo ne estas senproblema: Ofte lia panjo estas troŝarĝata en la konkuraj roloj de sole edukanta panjo, diverspostena laboristino kaj ĝis nun sensukcesa muzikistino, kaj sentas deprimiĝon. Göran rajtas iom transpreni patran rolon rilate al Tsatsiki, sed panjo dumlonge ne enamiĝas al la policisto kaj Tsatsiki timas ke Göran tial frustrite forlasos la loĝejon. Tsatsiki mem estas forte batata fare de Mårten kaj devas ekkoni, ke la pli aĝa knabo havas problemojn multe pli severajn al tiuj kiujn havas li mem.

La serio de porinfanaj romanoj en 1999 filme adaptiĝis al la kineja filmo Tsatsiki, panjo kaj la policisto kaj en 2001 al la daŭriga kineja filmo Tsatsiki – amikoj por ĉiam.

La filmoj samkiel la serio de romanoj en siaj multaj etaj historioj transportas pledon pri toleremo, amo kaj respekto, kaj bone priskribas la sopiron de la eta knabo pri nekonata patro, kaj pli poste la ekkonatiĝon de kulture malsamaj patro kaj filo.