Tsatsiki – amikoj por ĉiam

Tsatsiki – Vänner för alltid - en Esperanto Tsatsiki – amikoj por ĉiam, konatiĝinta interalie ankaŭ en Mezeŭropo je titoloj Tsatsiki – Freunde für immer germane kaj Tsatsiki – przyjaźń na wieki pole - estas sveda porinfana kineja filmo el la jaro 2001.

Tsatsiki – amikoj por ĉiam
filmo
Originala titolo Tsatsiki – Vänner för alltid
Produktadlando  Svedio
Originala lingvo sveda
Kina aperdato 2001
Daŭro 82 minutoj
Ĝenro filma dramo, porfamilia filmo
Kameraado Svein Krøvel
Reĝisoro(j) Eddie Thomas Petersen
Produktisto(j) Anne Ingvar
Scenaro Jack Van Domburg
Loko de rakonto Grekio
Muziko de Anders Melander
Ĉefrolantoj
  • Samuel Haus: Tsatsiki
  • Sam Kessel: Pär Hammar, samklasa amiko de Tsatsiki
  • Isa Engström: Maria, samklasanino
  • Kasper Lindström: Wille, samklasano
  • Sara Sommerfeld: Tina, patrino de Tsatsiki
  • Eric Ericson: Göran
  • Minken Fosheim: instruistino
  • Joakim Nätterqvist: Niclas
IMDb
vdr

Enhavo redakti

En elementa lernejo de Stokholmo la instruistino demandas, kiu persono plej solas. La knabo Tsatsiki pensas pri astronaŭto. Sed la instruistino respondas ke tiu ja revenos al la tero. La samklasano Wille havas la ĝustan respondon: plej solas tiu kiu ne havas amikojn. Kaj Wille fakte solas. La samklasanoj kaj aliaj samaĝuloj evitas lin ĉar li balbutas.

Tsatsiki kaŝe adoras la samklasaninon Maria kaj volas renkontiĝi kun ŝi por vespermanĝo. Sed kiam li venas al ŝia loĝejo, ŝiaj gepatroj interkverelas, kaj ŝi nervite forsendas lin, ĉar ŝi hontas pri la gepatra kverelado. La knabo tamen pensas ke Maria ne ŝatas lin ĉar li ne scipovas kisi. Tial li kun la samklasa amiko Pär Hammar decidas ekzerci la kisadon. Ili tiucele invitas du knabinojn. Sed la "kisa festo" tute fiaskiĝas.

 
la aktoro de Tsatsiki, Samuel Haus, en 2001 kiam filmiĝis "amikoj por ĉiam"

Sekvatage la du knabinoj en la lernejo moke ŝercaĉas pri Tsatsiki, kaj Maria aliĝas al la mokado. Kadre de la mokado evidentiĝas, ke Tsatsiki foje maldiskrete rakontis al Maria pri la fakto ke la amiko Pär Hammar ankoraŭ foje nokte pisas en la liton. Pär Hammar forte koleriĝas kaj ne plu konsideras sin amiko de Tsatsiki. Tiel Tsatsiki subite estas sen samaĝaj amikoj.

La patrino de Tsatsiki estas rokmuzikistino kaj ricevas la ŝancon kun sia muzikgrupo koncerti en Japanio. Tial ŝi ne povas kun la filo vojaĝi al Grekio, kie vivas la patro de la knabo. Do la familio decidas ke Tsatsiki veturu kun sia sveda avo (do la patro de panjo) al Grekio. La greka avo de Tsatsiki (do la patro de paĉjo) tie estas mortanta, sed antaŭ ol morti la greka avo kun Tsatsiki kaj ties sveda avo grimpas sur monton. Li klarigas, ke tiu estis la loko kie li renkontis sian edzinon, dum ambaŭ estis partizanoj en la dua mondmilito. Ili unue amikiĝis kaj poste enamiĝis, ĉar sen amikeco - certas la greka avo - ne povas ekzisti amo.

La knabo fine havas ŝancon ekzerci la kisadon, ĉar lia iom pli aĝa kuzino en milda mediteranea nokto kisas lin- kvankam la longan kison neromantike interrompas la laŭta alveno de ambulanca veturilo kaj la morto de la greka avo. Post reveno al Svedio, Tsatsiki repaciĝas kaj reamikiĝas kun Pär Hammar. Kaj ankaŭ la ama rilato kun Maria nun povas disvolviĝi, post kiam li plimaturiĝis kaj atentas pri respekta, amikeca interrilato kun ŝi kiel kun la aliaj samaĝaj konatuloj. Tio inkluzivas, ke li ankaŭ amikiĝas kun la balbutanta knabo Wille kaj ne plu ekskludas lin.

Fono redakti

La filmo baziĝas je serio de porinfanaj romanoj de la sveda verkistino Moni Brännström ĉirkaŭ la knabo Tsatsiki, kaj estas la daŭrigo de la kineja filmo Tsatsiki, panjo kaj la policisto de 1999. La roloj de la panjo de Tsatsiki kaj de ties nova partnero Göran estis luditaj de malsamaj aktoroj en la unua kaj dua filmoj.

Eksteraj ligiloj redakti