Samuel Haus (naskiĝis la 1-an de aprilo 1990 en Iași, Rumanio, do nun 34-jara) estas sveda infana aktoro.

Samuel Haus
en 2001, kiam filmiĝis Tsatsiki – amikoj por ĉiam
en 2001, kiam filmiĝis Tsatsiki – amikoj por ĉiam
Persona informo
Naskiĝo la  1-an de aprilo 1990(nun 1990-04-01), do nun 34-jara
en en Iași, Rumanio
Ŝtataneco Svedio vd
Profesio
Okupo aktoro vd
Aktorado
Fama rolo Tsatsiki
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li konatiĝis pro la ĉefroloj en la kinejaj filmoj Tsatsiki, panjo kaj la policisto de 1999 kaj Tsatsiki – amikoj por ĉiam (2001). Kiel dubla parolisto li donis sian voĉon al la svedlingva versio de la usonaj infanaj filmoj Stuart Little de 2000 kaj Stuart Little 2 de 2002. Krom tiuj infanaj aktoraj roloj li ĝis nun post plurjara paŭzo aktoris en la filmoj I taket lyser stjärnorna kaj Apan, ambaŭ de 2009, Orion de 2010 kaj Ingen så fin som du de 2012.

Samuel Haus en 2009, kiam li unuafoje filme aktoris post la infanaĝaj jaroj

Kiel fama gasto li prezentiĝis interalie en 1999 en la sveda televida programo Lilla aktuellt kaj en 2002 en la germana televida programo Harald Schmidt Show.

Samuel Haus ekde la tria klaso vizitis la germanan lernejon Tyska skolan en Stockholm. Li havas fratinon, kiu nomiĝas Calina. Post kiam liaj gepatroj en Rumanio ambaŭ mortis, adoptis lin la sveda instruista paro Ingrid kaj Stefan Haus, kiuj laboras en la stokholma urboparto Spånga. Lia avino patrinoflanka daŭre vivas en Rumanio. Samuel Haus elstarigis degule donaci monon por organizaĵoj pri helpo al infanoj, kaj li krome persone finance subtenas infanon en Ganao.

Eksteraj ligiloj redakti