Tumbatu estas la tria plej granda insulo el kiuj formas Zanzibaron, parto de Tanzanio en Orienta Afriko. La insulo situantas ĉe la nordokcidenta marbordo de la ĉefa insulo de Zanzibaro nome Unguĵo.

La insulo estas 8 kilometrojn longa kaj nur 2 km larĝa ĉe plej larĝa loko, kaj estas ĉirkaŭata de rifo, kio faras ĝin iome izolata el la resto de Zanzibaro, eĉ kvankam ties suda bordo estas nur je 2 kilometroj el Mkokotoni de Unguĵo. Estas du urboj en la insulo, nome Jongove kaj Kiĉangani, ambaŭ en la sudo de la insulo.

Referencoj redakti

  • Finke, J. (2006) The Rough Guide to Zanzibar (2nd edition). New York: Rough Guides.