Turbinŝipo estas akvoveturilo, movata pere de vaporagasa turbino.

Turbinŝipo Turbinia

La unua turbinŝipo sub la nomo Turbinia estis surakvigita en 1896. Aplikado de la vaporaj turbinoj grave plialtigis rendimenton de vapora uzado kompare kun la antaŭe aplikataj vaporaj motoroj. En la fino de la 19-a jarcento la vaporajn turbinojn oni komencis instali en konstruataj militaj akvoveturiloj. En la komenco de la 20-a jarcento la vaporaj turbinoj komencis aplikiĝi ankaŭ en plezurkrozoŝipoj.

Vidu ankaŭ redakti